Laura Fermi

Laura Fermi
Laura kaj Enrico Fermi en la Instituto por Nukleaj Studoj, Los Alamos, 1954.
Laura kaj Enrico Fermi en la Instituto por Nukleaj Studoj, Los Alamos, 1954.
Persona informo
Naskonomo Laura Capon
Naskiĝo 1-an de januaro 1907 (1907-01-01)
en Romo
Morto 26-an de decembro 1977 (1977-12-26) (70-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Augusto Capon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Enrico Fermi (1928–1954) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
politika aktivisto
pacaktivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Laura Capon Fermi (n. en Romo la 16-an de junio 1907, m. en Ĉikago la 26-an de decembro 1977) estis itala kaj poste usona verkistino kaj politika aktivulo kaj edzino de la Nobel-premiito pri fiziko Enrico Fermi.

Biografio

Capon renkontiĝis kun Enrico Fermi kiam ŝi estis studento pri ĝenerala scienco en la Universitato de Romo. La paro geedziĝis en 1928.

Ili havis du gefilojn: nome filino, Nella (1931–1995), kaj filo, Giulio (1936–1997), nomita laŭ pli aĝa frato de Enrico, kiu estis mortinta en 1915. En 1936 Laura kuniĝis kun Ginestra Amaldi, edzino de Edoardo Amaldi, por verki libron kiu rilatas alkemion kun la nuklea transmutacio plenumita de iliaj edzoj.[1]

En 1938, la Fermi-oj elmigris al Usono por fuĝi el la kontraŭ-judaj leĝoj de la faŝisma registaro de Benito Mussolini; fakte Laura estis juda. Kvankam la prestiĝo de Fermi kaj lia membreco en la faŝisma Reĝa Akademio de Italio povus esti mildigantaj la frapon de la leĝoj, ili elektis ĉiuokaze foriri. Ili veturis al Stokholmo por ricevi la Nobel-premion de Fermi, kaj poste veturis el Stokholmo al Usono, kie Fermi estis akceptinta postenon en la Kolumbia Universitato.[2] Ili atingis la usonan civitanecon en 1944.

En 1954 Laura plue verkis. Ŝia libro Atoms in the Family, pri ŝia vivo kun Enrico, aperis tuj antaŭ li mortis pro stomaka kancero.[3]

En aŭgusto 1955 Laura veturis al Ĝenevo por la Internacia Konferenco por la Paca Uzado de Atomenergio kio kondukis al la Internacia Atomenergia Organizo. Laura Fermi estis la Oficiala Historiisto de la Konferenco kaj publikigis Atoms for the World, prie.[4]

Notoj

  1. Laura Fermi & Ginestra Amaldi (1936) Alchemia del Tempo Nostro
  2. Bruzzaniti, Giuseppe. (2016) Enrico Fermi: The Obedient Genius (angle). Springer. ISBN 9781493935338.
  3. Laura Fermi el Atomic Heritage Foundation.
  4. Atoms for the World el Kirkus Reviews

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.