Laharo

Laharo (termino devenas el Indonezio) estas akompana aperaĵo dum kelkaj vulkanaj erupcioj. Laharo estas kreita el miksaĵo de vulkana cindro kaj akvo.
Kaŭzoj de estiĝo de laharo estas jenaj:
- Degeligo de neĝa aŭ glacia kovraĵo de la vulkano dum la erupcio
- Plialtigo de pluvoj, eventuale elverŝo de lageto troviĝanta en la proksimeco de la erupcianta vulkano
Laharoj estas tre danĝera aperaĵo (eble pli danĝeraj ol fluanta lafo) pro ilia granda moveblemo (kelke da dekoj da metroj dum sekundo). Unu el la plej malnovaj katastrofoj okazis en la jaro 79 dum erupcio de vulkano Vezuvio, kiam estis per laharo trafita urbo Herculaneum. Lasta granda katastrofo okazis en 1985 en Kolombio, kiam urbo Armero estis sepultita sub 8 m tavolo de laharo, kiu superis distancon pli ol 40 km de erupcianta vulkano Nevado del Ruiz.
Kelkaj sidejo troviĝantaj en la proksimeco de vulkanoj kun verŝajna apero de laharoj (ekz. Rainier en Usono aŭ Ruapehu sur Nov-Zelando) havas tralaboritan sistemon de ĝustatempa averto antaŭ proksimiĝanta laharo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.