Kriens
| Kriens | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Lucerno | ||||
| Distrikto | Lucerno | ||||
| Koordinatoj | 47° 2′ 5″ N 8° 16′ 48″ O / 47.03472 °N, 8.28000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 5″ N 8° 16′ 48″ O / 47.03472 °N, 8.28000 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 25691 | ||||
| Areo | 27,31 km² | ||||
| Alteco | 490 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 6010-6012 | ||||
| Komunumkodo | 1059 | ||||
Kriens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 25591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Kriens situas sudokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, kaj nordokcidente de la monto Pilato. Al la urbo Kriens apartenas ankaŭ la vilaĝo Hergiswald.
Najbaraj komunumoj
La komunumo kriens limas en nordo al Malters kaj Littau, en nordoriento al Lucerno, en sudoriento al Horw, en sudo al Hergiswil (Kantono Nidvaldo), kaj en okcidento al Schwarzenberg.
Trafiko
Antaŭe al Kriens kondukis la Kriens-Lucern-Fervojo, kiu tamen jam antaŭ jardekoj estis fermita por la persontransporto. En la jaro 2004 la reloj de la hatejo Kupferhammer ĝis la urbocentro estis malkonstruitaj. Ĝis Kupferhammer daŭre okazas vartransporto. Kriens hodiaŭ estas komplete integrita al la loka busreto de la urbo Lucerno. La urbo Kriens ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2.
Historio
La unua dokumenta mencio de Kriens datas proksimume - ne eblas ekzakte datigi la dokumenton - el la jaro 840 kiel Chrientes.
En la jaro 1291 Kriens fariĝis habsburga posedaĵo. Jam en tiu tempo lucernanoj estis gravaj bienposedantoj en la komunumo. En la jaro 1392 la urbo Lucerno fariĝis la senjoro de Kriens. Ekde la jaro 1421 ĝis la Helveta Revolucio Kriens apartenis al la lucerna kamparvoktejo Horw-Kriens. En la jaro 1653 en Kriens okazis ribelo de la kamparanoj kontraŭ la feŭda reĝimo de la urbo Lucerno sub la gvido de Hans Spengler. Kun la kreiĝo de la Helveta Respubliko Kriens estis integrita al la distrikto Lucerno.
En la jaro 1845 la vilaĝo Hergiswald estis integrita al Kriens. En la 1950-aj jaroj Kriens atingis pro la kreskanta loĝantaro la statuson de urbo.
Esperanto-movado
En Kriens Andreas Künzli la aŭtoro de la Enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando pasigis sian junecon.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Kriens
- Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
- Kriens en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kriens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






