Kovin
| Kovin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbeto | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 26220 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 44° 45′ N, 20° 59′ O (mapo)44.747520.97611Koordinatoj: 44° 45′ N, 20° 59′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 68 m [+] | ||||
| Areo | 730 km² (73 000 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||



Kovin (serbe Ковин, hungare Kevevára, rumane Cuvin, germane Temeschkubin) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Temeskubin. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 85 km²
- Loĝantaro: 21 250[kiam?]
- Poŝtkodo: 26220,26221
- Telefonprefikso: +381 13
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, la Danubo fluas proksime. Kontraŭe troviĝas enfluejo de Granda Morava kaj urbo Smederevo.
Historio
La unua mencio devenis el 1071 laŭ latina formo "Urbs Keue". Tiu regiono iĝis departemento Keve, kies departementejo estis la fortikaĵo, tiam nomata Keve. La komunumo ricevis la titolon kampurbo en 1405, ekde 1428 havanta bazaradan rajton semajne po 1 kaj liberan rajton por fiŝkaptado. La turkoj okupis ĝin en mezo de la 16-a jarcento. La loĝantaro rifuĝis, alvenis dum la turka erao serboj. En 1739 la fortikaĵo malkonstruiĝis. En la 18-a jarcento la Habsburga Imperio formis limgardan zonon el la regiono, dume alvenis ankaŭ rumanoj kaj germanoj. En 1848 batalo okazis, kie la hungaroj venkis la serbojn. En 1871 ĉesis la zono kaj la urbeto apartenis al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kevevára, kies distriktejo estis ĝis 1918. En 1910 loĝis 7345 da homoj en la urbo (germanoj 2650, serboj 2200, rumanoj 1726, hungaroj 711). En 1918 la serboj kaj rumanoj komencis okupi la regionon. Inter ili okazis preskaŭ milito, ĉar Anglio kaj Francio sekrete promesis al ambaŭ landoj la regionon. Fine la urbo apartenis al Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la urbon, dume la usonanoj kaj angloj ofte bombardis.
En 2002 loĝis 21250;250 da homoj (serboj 17819;513, hungaroj 786, rumanoj 418, ciganoj 286, 22 germanoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Terezo el Avila de 1828
- grekokatolika rumana de 1905
- ortodoksa serba preĝejo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




