Kosmoapero
Kosmoapero estas esprimo kiu priskribas, hodiaŭ, la aperon de astro ĉe la horizonto. Tiu momento estas ligita al la altitudo de la observanto kaj al la ĉeesto de la atmosfero.
Dum pra Egiptio, tiu esprimo priskribis la samtempan suriron de astro (planedo aŭ stelo) kaj de Suno ĉe la orienta horizonto
Priskribo
La ŝajno estas ke la astro subite iĝas videbla ĉe la horizonto kiel lampo kiun iu ŝaltas. Ni bone komprenu ke ĉiuj brilaj astroj estas punktecaj nudokule, pro tio estas subiteco.



Nur Suno kaj Luno aspektas kiel diskoj kaj kometoj kiel lumigitaj nuboj. La ceteraj astroj estas tiom malproksimaj, eĉ Venuso, ke ili ĉiam aspektas punktecaj.
Uzado
Ĉar tiu momento estas ege preciza (la astro ne estas videbla kaj subite tuj poste ĝi iĝas), ĝi povas roli kiel tempopunkto dum la jaro.
Ŝajne ke en la pratempo, antaŭ almenaŭ 4 000 jaroj, Siriuso rolis tiel. Se la modelo ĝustas, Siriuso estis tiom brila ke eblis gvati la samtempan kosmoaperon (kelkfoje nomata "strikta helioapero", evitenda) de Suno kaj de Siriuso ĉe la orienta horizonto.
Kondiĉoj
Ni bone konsciu ke la ĉielo super la orienta horizonto estas jam tre luma je la suriro de la Suno. Hodiaŭ, eĉ Venuso ne estas sufiĉe brila por roli tiel. Sed Siriuso ŝajne estis iam, antaŭ treege longe, multe pli brila ol Venuso.
Sed pro ŝanĝo de la stelo mem, ĝi iĝis malpli kaj malpli brila. Do tio rimarkinda observado iom post iom tute ne plu eblis kaj ĝi glitis al la helioapero de Siriuso, multe pli malpreciza.
Kromaĵo
Kompreneble ekzistas la malo kosmomalapero, subita malapero de astro ĉe la okcidenta horizonto.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.