Knau
| Knau | ||||||
|
| ||||||
| komunumoparto en Germanio • neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Saale-Orla | |||||
| Komunumo | Neustadt an der Orla | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 036484 | |||||
| Poŝtkodo | 07389 | |||||
| Aŭtomobila kodo | SOK | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16075049 | |||||
| Politiko | ||||||
| Adreso de la administrejo | Markt 1, 07806 Neustadt an der Orla | |||||
| Demografio | ||||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 39′ N, 11° 43′ O (mapo)50.65223611.719494Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 43′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 450 m | |||||
| Areo | 12,71 km² | |||||
| Oficiala retejo | ||||||
Knau ĝis la 1-a de januaro 2020 estis komunumo en Germanio kaj nun estas kvartalo de la urba komunumo Neustadt an der Orla. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome ĝis la fino de 2019 estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Seenplatte. Fine de 2017 en la loĝloko vivis 625 loĝantoj.
Vidindaĵoj
Akvomuelejo kun kamparana muzeo
La en la Dreba-valo idiliece situanta muelejo eksa tuj rimarkatas, kun loĝejoj kaj garbejo, urborande de Knau danke al sia impona komplekso arkitektura. Ĝia unua mencio estis en 1682 kiel multfunkcia servostacio. Lignaĵoj tranĉatis, frumento au muelatis aŭ almenaŭ pistatis je ŝroto. La tuto apartenis ĝis 1740 al la kavalirbieno Knau, kiam la posedanto Grafo de Einsiedel vendis ĉion al la malnobela ĉefmuelisto Johann Christian Reichmann. Posteulis la sinjoroj Hitzig, Gabler, Horn, Broemel kaj Jahn.
La malfrua komplekso havis du instalaĵojn por muelado kaj unu por dispecitigo ŝrota; movis ĝin akvorado supere antaŭigata kaj poste pluse turbino kiu uzitis ankaŭ por propra farado de elektra kurento. Ĝis 1904 sufiĉis la rojo Drebabach, poste aranĝitis lageto kiu daŭre rezervis - kaj por la grenpritraktado kaj por la lignosegado. Haltis la laboroj en 1966 en la ejaro estanta la ununura ankoraŭ ekzistanta muelejo en la Dreba-valo. En 2007 la agrikulturentrepreno Agrofarm Knau transprenis la tuton por restaŭri kaj konservi tiun ĉi belaĵon plibeligonte la tutan komunumon kaj kreonte teknikan monumenton. Ekde 2007 faritis laŭpaŝe muzeo kamparana ene kaj en 2010 oni jam fiere partoprenis la tutgermanan Tagon de la muelejoj.
Ne konfuziĝu tiu ĉi muelejo kun Posenmühle en la kvartalo Posen, kiu estas porinfana hejmo ĉi-tage.
Kastelo Knau
Kastelo Knau estis poste bieno kaj faklernejo. En 1992 fajrego detruis multon de ĝi.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Neustadt an der Orla (germane)
- pri la akvomuelejo kaj la eventoj okazantaj surloke
- pri Knau-bieno/kastelo
- historia rondirado
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



