Ketogenezo
Ketogenezo estas metabola procezo per kiu oni produktas la ketokorpojn kiel rezulto de la katabolo de la grasacidoj.
Produktado
La ketokorpoj estas produktataj ĉefe en la mitokondrioj de la ĉeloj de la hepato. Ties sintezigo okazas kiel respondo al malaltaj niveloj de glukozo kaj post la elĉerpiĝo de la ĉelaj rezervoj de glikogeno. La produktado de ketokorpoj ekas por disponi de la energio konservita kiel grasacidoj. La grasacidoj estas enzime malkomponitaj en la Beta-oksidigo por formi molekulojn de Acetila koenzimo A. Laŭ normalaj kondiĉoj, la oksidigo de la Acetila koenzimo A okazas en la ciklo de Krebs kaj ties energio estas transpasata kiel elektronoj al NADH, FADH2 kaj GTP. Tamen, se la kvanto de acetil-KoA generita en la procezo de oksidiĝo de la grasacidoj estas pli granda ol la kapablo de procezo de la ciklo de Krebs, aŭ se la aktiveco en tiu procezo estas malalta pro la malmulta kvanto de per-elementoj kiel oksaloacetato, la acetil-KoA estas uzata por la biosintezigo de la ketokorpoj tra acetil-KoA kaj β-hidroksi-β-metilglutaril-KoA (HMG-KoA).
Krom sia rolo en la sintezigo de ketokorpoj, la HMG-KoA estas ankaŭ peranto en la sintezigo de la kolesterolo.
Tipoj de ketokorpoj
La tri ketokorpoj estas la jenaj:
- Acetoacetato, kiu, se ne estas oksidigita utile por akiri energion, estas la fonto de la aliaj du jenaj ketokorpoj.
- Acetono, kiu ne estas uzata kiel fonto de energio, sed estas elsendita aŭ ekskreciita kiel forĵetaĵo.
- Betahidroksibutirato, kiu ne estas teknike cetono laŭ la nomenklaturo IUTAK.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.