Kepler-22b
| Kepler 22-b | |
| Ekstersunsistema planedo | |
| ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo | |
|---|---|
| Nomita laŭ | Kepler-22 vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Misio Kepler vd |
| Dato de malkovro | 5-a de decembro 2009 [1] |
| Loko de malkovro | Misio Kepler vd |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 127,009 Gm (0,849 AU) vd |
| Discentreco | 0 vd |
| Klinangulo | 89,764° vd |
| Periodo | 289 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 30 900 km vd |
| Maso | 0,97 M☉ |
Kepler-22b estas la unua ekstersunsistema planedo trovita en la loĝebla zono kaj povus esti planedo kun vivo ĉar eble ĝi havas ĉiujn la kondiĉojn por tio, kiel akvo kaj taŭgaj temperaturo kaj atmosfero. Ĝi estis malkovrita dum la kosma misio de la satelito Kepler. La planedo estas je 600 lumjaroj de distanco, havas 2,4-an fojojn la teran radiuson kaj orbitas ĉirkaŭ sia stelo kepler-22 je 289 tagoj. [2][3][4]
Malkovro
La malkovro estis anoncata la 5-an de decembro 2011. [1] La planedo estis malkovrita la trian tagon de operacoj sciencaj de Kepler dum la jaro 2009. La tria transito estis detektita je la finoj de 2010. Plia informo estis donita de la teleskopo kosma "Splitzer" kaj teraj observadoj. La radiuso de la planedo estas proksimume 2 fojojn la tera radiuso, kaj ĝi orbitas ĉirkaŭ la tipa "G" stelo nomata "Kepler 22".[1][5]
Kompono kaj strukturo

Nuntempe, oni ne konas la kemian komponon kaj ĝian surfacon.[1][5] Se la denseco de Kepler-22b estus simila al la tera (5515 g/cm3), ĝia maso estus 13.8 fojojn la tera maso. [Calc 1] Sed la gravito de la planeda surfaco estus 2.4 fojojn pli granda ol la tera gravito. [Calc 2]. Se la planedo Kepper22-b havus la densecon akvan (1 g/cm3), tiel ĝia maso estus 2.5 fojojn la tera maso, [Calc 3] kaj ĝia gravito estus 0.43 fojojn la tera gravito. [Calc 4] La planedo povus eniri en la kategorio de la planedoj konataj kiel superteroj, dependante de kiu estas ĝia nuntempa maso. [1]
Ebleco de vivo
La distanco de Kepler-22b ĝis ĝia patrina stelo estas 15% malpli ol la distanco de la tero al la suno. Sed la lumeco (luma elsendo) de la stelo de Kepler-22b estas 25% malpli ol la lumeco de nia suno. [1][6] La kombinado de pli mallonga distanco ĝis ĝia stelo kaj la malplia lumeco de la lumsendo de tiu stelo permesas supozi ke, se la planedo ne havas atmosferon (kio ne estas ebla), la temperaturo de ĝia surfaco estos malplia ol -11 ºC, sed se la planedo havas atmosferon similan al la tera atmosfero, la temperaturo averaĝa de la planedo estus proksimume 27 ºC. Se la atmosfero faras forcejan efikon similan al la tera forceja efiko, la planedo havus surfacan temperaturon je 22 ºC [1][5]
Ĉiuj tiuj datumoj permesas supozi ke, ĝis nuntempe, tiu ĉi planedo estas la plej bona kandidato por havi vivon. Ĉu ni aldonas al ĝia maso kaj temperaturo la ekzistadon de akvo, estos ĉiuj kondiĉoj por la aperado de mikrobiologiaj elementoj, kvankam ĉi tiuj estas nur supozoj. Ekzistas la eblo ke, pro ĝia grandeco, Kepler-22b havas nesimilan komponon al la tera kompono, eble tiu ĉi planedo ne estas supertero, sed estas pli simila al Neptuno.
Notoj
- ↑ m ~ V ~ R3, Do 2.43 = 13.8
- ↑ La gravito estas proporcia al m/r2. (Vidu Graviton) Ĉu m=13.4 kaj r=2.4, tiel G=13.4/(2.4^2)=2.4 . (13.4 estas 2.43).
- ↑ (13.8/5.5)
- ↑ 2.5/2.42
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 BBC News - Kepler 22-b: Earth-like planet confirmed (Angle)
- ↑ "Kepler" trovis loĝeblan planedon (Hispane)
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-18. Alirita 2011-12-16 .
- ↑ Kepler-22b: Facts About Exoplanet in Habitable Zone
- ↑ 5,0 5,1 5,2 NASA - NASA's Kepler Confirms Its First Planet in Habitable Zone of Sun-like Star. NASA Press Release. Arkivita el la originalo je 2013-06-07. Alirita 2011-12-16 .
- ↑ [https://web.archive.org/web/20150612105626/http://www.nasa.gov/mission_pages/kepler/news/kepscicon-briefing.html Arkivigite je 2015-06-12 per la retarkivo Wayback Machine NASA - NASA's Kepler Mission Confirms Its First Planet in Habitable Zone of Sun-like Star
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Kepler-22b" en la hispana vikipedio (fonta versio 52255518, 2011-12-16). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

