Kardano

Pri la matematikisto, laŭ kies nomo la mekanismo nomiĝas, vidu la artikolon Gerolamo Cardano.
Movbildo de triaksa kardano

La kardano estas pivota tenilo, kiu ebligas turnadon de objekto ĉirkaŭ akso. Triopo de kardanoj, la unua en la dua en la tria, ebligas objekton tenatan de la ena kardano resti senmove sendepende de la rotacio de la medio; tial, multaj objektoj sur ŝipo estas tenataj per kardanoj, tiel ke ili ne estas renversata dum balancado de la ŝipo.

Historio

Kardanoj en la kajero de Villard de Honnecourt, ĉirkaŭ 1230

La kardano estis inventita de la helena inventisto Filono el Bizanco (280–220 AKE).[1]:74 Filono priskribis okedran inkujon kun po unu aperturo en edro, kiu estas turnebla ajnadirekte, kaj uzebla per ajna truo; tio estis ebligita per sistemo de metalaj kardanoj, tiaj ke la inko ne disverŝiĝis eĉ se la inkujo estas renversita.

En Ĉinio, la ĉina inĝeniero Ding Hŭan (ĉine 丁緩, pinjine: Dīng Huǎn) inventis incensujon kun kardanoj ĉirkaŭ la jaro 180 KE.[2]:308

Post la antikveco, la kardano restis vaste konata en la Mezoriento. En Eŭropo, la itala matematikisto Gerolamo Cardano (Esperante Hieronimo Kardano) popularigis la kardanon en la 16-a jarcento; tial, en multaj lingvoj (inkluzive de Esperanto) la kardano estas nomita laŭ li.

Referencoj

  1. Carter, Ernest Frank. (1967) Dictionary of Inventions and Discoveries.
  2. Handler, Sarah. (2001) Austere Luminosity of Chinese Classical Furniture (angle). University of California Press. ISBN 978-0520214842.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.