Kalix

Kalix
urba areo de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 226  (2023) [+]
Loĝdenso 907 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 51′ N, 23° 11′ O (mapo)65.84913034920523.177674141914Koordinatoj: 65° 51′ N, 23° 11′ O (mapo) [+]
Areo 9,07 km² ( 907 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kalix (Norrbotten)
Kalix (Norrbotten)
DEC
Situo de Kalix
Kalix (Svedio)
Kalix (Svedio)
DEC
Situo de Kalix

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalix [+]
vdr

Kalix estas setlejo en Norrbottens län, Svedio, en la historia provinco Norrbotten (tiukaze sufiĉe nova 'provinco', tamen), kaj sidejo por samnoma komunumo, Kalix kommun.

La historia provinco antaŭe estis Västerbotten, tamen en 1810 la norda parto de tiama Västerbottens län iĝis Norrbottens län, kaj post la mezo de la 20-a jarcento, la parto en Norrbotten iĝis pli kaj pli percepta kiel 'historia provinco' Norrbotten.

En Kalix troviĝas la plej norda mezepoka preĝejo de Svedio, la ŝtona preĝejo de Kalix.

La nomo Kalix venas de la nomo de la rivero Kalixälven. La rivernomo estas svedigo de la nord-samea nomo Gáláseatnu, kies unua parto aŭ enhavas gállit, 'vadi' aŭ gálus, 'malvarma'. La dua parto eatnu signifas '(grandan) riveron'. En malnovaj tekstoj, ekzemple en Carta marina, la setlejo nomiĝas Chalis. En la loka sveda dialekto kalixmål, ĝi nomiĝas Kölis (en kiu la ’ö’ iom similas ’i’ en la angla bird).

La setlejo estas tradicie svedlingva, tamen la finna, la tornival-finna, lule-samea kaj nord-samea estas parolata en la areo kiel minoritataj lingvoj. En la finna, Kalix nomiĝas Kainuu, en la tornival-finna Kainus kaj en la lule-samea Gájnaj.[1]

Nederkalix. Ksilografio de 1888, laŭ pentraĵo de Didrik von Essen

Englundsgården estas konservita malnova bieno.

Centra Kalix pli frue estis distingiĝa per la lignodomoj kaj la urboplano de la arkitekto Per Olof Hallman, sed ŝanĝigis multe ekde la 1960-aj jaroj.


Referencoj

  1. Ortnamn med lulesamisk stavning (svede). Alirita 13-a de septembro 2014 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.