Kalibrilo

Kalibrilo

Vernierlongmezurilo

Vernierlongmezurilo
Klasifiko mezurilo
Uzata por mezurado de longo kaj markado laŭ ĝi
vdr

Vernierlongmezurilo (aŭ simple kalibrilo) estas ŝovmezurilo por mezuri longon, kiu mezuras pli precize per uzado de verniero.

Por mezuri eksterajn dimensiojn (ekzemple diko, diametro) oni uzas suprajn aŭ subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la mezuratan aĵon inter la makzeloj kaj kunenmovante ilin.

Por mezuri enajn dimensiojn oni uzas subajn (laŭ la unua foto) makzelojn, lokigante la makzelojn en la mezuratan aĵon inter la makzeloj kaj kunemovante la makzelojn. Tiam de valoro de la montroplato necesas subtrahi larĝon de la makzeloj.

Precizeco de mezurado kutime estadas 0,05, 0,1, 0,2 mm. Ĝenerale pli grandaj mezuriloj mezuras malpli precize.

Vernierlongmezurilo povas havi profundmezurilon. Ĝi estas maldika fusto (montrita dekstre en la dua foto). Ĝi ebligas mezuri profundon de netraaj truoj.

Elektronika ŝovmezurilo

Cifereca ŝovmezurilo kun diametrmezurilo

Elektronikaj ŝovmezuriloj havas ciferecan indikon kaj tial ne bezonas vernieron. Kutimaj tiaj mezuriloj atingas precizecon de 0,02 mm.

Vernierlongmezurilo kun ankaŭ profundmezurilo

Rilataj konceptoj

Laŭ Francisko Azorín kalibri estas Mezuri la diametron de cilindra aŭ sfera korpo, aŭ la internan diametron de tubo.[1] Do li koincidas tute kun PIV. Li indikas etimologion el araba kalib (kerno, modlilo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj kalibro, por diametro de cilindra aŭ sfera korpo kaj kalibrigi, por fari ke iu korpo havu ian precizan kalibron.[2]

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.