Jón Arason
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
| Jón Arason | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| episkopo de Hólar | |||||
Monumento starigita en Skálholt, loko ekzekuta
| |||||
| Regado | 1524-1550 | ||||
| Antaŭulo | Gottskálk Nikulásson | ||||
| Ceteraj titoloj | lasta katolika episkopo de Hólar | ||||
| Persona informo | |||||
| Jón Arason | |||||
| Naskiĝo | 28-an de majo 1484 en Grýta/Norda Islando | ||||
| Morto | la 7-an de novembro 1550 en Skálholt | ||||
| Mortis pro | mortpuno | ||||
| Mortis per | senkapigo | ||||
| Religio | romkatolika | ||||
| Lingvoj | islanda vd | ||||
| Ŝtataneco | Islando | ||||
| Ordinado | ĉirkaŭ la jaro 1504 | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | pluraj gefiloj | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (1524 (Gregoria)–1550 (Gregoria)) tradukisto de Biblio poeto katolika sacerdoto tradukisto verkisto episkopo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jón Arason (naskiĝinta en 1484 en Grýta/Norda Islando, mortinta la 7-an de novembro 1550 en Skálholt) estis romkatolika episkopo kaj poeto islanda.
Vivo
Li pastriĝis ĉirkaŭ la jaro 1504. Post kiam li konatigitis al Gottskálk Nikulásson, episkopo de Hólar en Hjaltadalur, li senditis de li en Norvegion kiel misiisto. En 1522 Jón posteulis lin kiel episkopo. Sed baldaŭ li forpelitis de tiu sieĝo episkopa fare de Ögmundur de Skálholt. Ankaŭ tiu ĉi episkopo pli malfrue opoziciis kontraŭ luteranismigo de la lando; ĉar li jam estis pli aĝa liaj agadoj ne tiom efikis.
Tiutempe Jón jam famiĝis. Li havis multajn infanojn; malgraŭ de la Apostola Seĝo priskribita celibato la reguloj en Islando ne tiel akurate validis. Post mallonga ekzilo en Norvegio Jón ekkverelis kun sia suvereno, Kristiano la 3-a (Danio-Norvegio) pro ke li ne allasis ekfloron de Reformacio en Islando. Komence Jón estis pli defendema ol maldefendema. Sed en 1548 li radike ŝanĝis sian taktikon. Tiam li kaj Ögmundur unuigis la fortojn por batali kontraŭ la anoj de protestantismo. Dume la olda kaj blinda Ögmundur ne longe eltenis tion kaj fine devigitis je transloĝiĝo en Danion, Jón Arason kombinis obstinecon kun naciemon: gravis samnivele religio kaj persona karieremo. Li malŝatis ke la danoj volus pelmeligi la religiajn kondiĉojn islandajn. Li estis konvinkita ke Islando povus resti pli memstara se daŭrus katolikismo. Pro tio papo Paŭlo la 3-a skribis al Jón kuraĝigantan leteron instigante je daŭrigo de kontraŭluteranisma agado. Por la papo temis sendube pli pri mondeklezia afero, ne pri speciala emo por Islando. Tia subteno pliakrigis la situacion kaj la tuto iĝis vera interna milito. Subteno venis por Jón ankaŭ de la infanoj kiuj gvidis taĉmentojn en diversaj bataloj. Kiam Jón intencis kapti sian plej grandan malamikon Daði Gudmundsson, li estis mem malliberigita. Laŭlegende unu el liaj filinoj volis liberigi lin, post kiam ŝi aŭdis pri la kaptiteco patra. En la jaro 1550 la episkopo kaj du liaj infanoj estis senkapigitaj. La guberniestro dana Christian Skriver poste murditis fare de fiŝkaptistoj kiuj favoris la planojn de Jón Arason.
Graveco
Jón Arason estis la lasta katolika episkopo en Islando. Li gloritis ankaŭ kiel poeto kaj kiel nacia heroo batalinta kontraŭ la dania imperiismo. La verkisto Gunnar Gunnarsson verkis romanon pri lia vivo. Kelkaj kritikistoj ene kaj ekstere de Islando substrekas ke Jón povus resti potenca eĉ sen enlanda milito. En la 1540-aj jaroj li fakte estis estro de Islando kaj profitis en tiu ĉi pozicio persone. Ankaŭ liaj infanoj kariere profitis. Li ankaŭ enkondukis la presejan arton sur la insulon.
Estante legendulo, Jón Arason forĝis diversajn esprimojn en la islanda lingvo. Kiam li estis antaŭ la senkapiĝo, sacerdoto nomita Sveinn ofertis al li spiritan konsolon. Post la vortoj « Líf er eftir þetta líf, herra! » (« Moŝto, ja estos alia vivo post ĉi tiu! ») Jón respondis: « Veit ég það, Sveinki! » (« Tion mi ja scias, mia Sveinnĉjo! »). Ekde tiam la islandanoj respondas per « veit ég það, Sveinki » por aserti ke io estas tre evidenta.[1]
Notoj
- ↑ Andrew Evans, Iceland, Bradt Travel Guides, 2011, p. 225.
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Jón Arason france.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

