János Labos

János Labos
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1725 (1725-01-25)
en Magyaróvár
Morto 9-an de septembro 1799 (1799-09-09) (74-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jezuita Universitato (Kassa) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
monaĥo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Labos [jAnoŝ laboŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Labos János estis hungara pastro, jezuita monaĥo, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Lábos [lAboŝ].

János Labos[1] naskiĝis la  25-an de januaro 1725 (nun 1725-01-25) en Magyaróvár, li mortis la 9-an de septembro 1799 en Vieno.

Biografio

János Labos maturiĝis en gimnazio en Budao (urbo), poste li aliĝis al la jezuitoj en Vieno en 1745. La novicado okazis en Vieno kaj Trencsén, poste li instruis en Sopron. Inter 1750–1752 li instruis en Budao, inter 1755-1758 li studis teologion en Jezuita Universitato (Kassa), dum en 1757 li pastriĝis. En la sekvaj jaroj li varie estis edukisto, instruisto kaj predikisto en Hungarlando aŭ en Vieno, dum en 1763 li monaĥiĝis. Inter 1767–1772 li instruis en Nagyszombat, poste en Budao, sed ĝuste 1773 la jezuita ordeno estis malpermesita. Ekde 1786 li estis subpastro en Vieno. Tiutempe li inventis novan metodon por prepari tabakon, per kiu li faris grandan komercon eksterlande.

Elektitaj kontribuoj

  • Divus Ivo dictione panegyrica celebratus. (1770)
  • Assertiones ex universo jure canonico. (1770)
  • Dissertatio de cultura tabacae hungaricae. (1789)
  • Abhandlung von der Pflege des ungarischen Tabackes. (1789)

Fontoj

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.