Jonathan Edwards
| Jonathan Edwards | |
|---|---|
Jonathan Edwards en 2000 en Sidnejo | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1966 (60-jaraĝa) en Windsor |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Gosforth |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Universitato de Durham West Buckland School (mul) |
| Infanoj | 2 |
| Okupo | |
| Okupo | atleto televida prezentisto dissendanto |
Jonathan EDWARDS (Jonathan David Edwards; 10-an de majo 1966 en London) estas iama brita trisaltisto kaj olimpia venkinto. Li posedas la aktualan mondan rekordon en trisalto ekde 1995 kaj li estis la unua trisaltisto de la mondo, kiu saltis pli ol 18 metrojn.
Edwards naskiĝis kiel filo de vikario. Lia sukcesa serio en internaciaj konkursoj komenciĝis per strangaĵoj. Li komence ne prartoprenis en konkursoj, kiuj okazis en dimanĉo, pro sia forta kristana religieco. Tiel li misis la eblon pri partopreno en la atletika monda ĉampuionado de 1991. Dum la somera olimpiko de 1992 en Barcelona, li elfalis dum la kvalifikigo.
Du jarojn poste kaj post multaj interparoloj kun la patro, li ŝanĝis sian sintenon kaj partoprenis eĉ en dimĉon en la konkursoj. Li konvinkis sin, ke Dio donis al li la talenton por uzi tion en la konkurso. En la atletika monda ĉampionado de 1993, li startis en la kvalifika raŭndo en dimanĉo, fine li atingis bronzan medalon.
Li atingis novan mondan rekordon en trisalto en 1995, atingante 17,98 m. Tri semajnojn poste, Edwards atingis novan mondan rekordon de 18,16 m je la unua salto. Dudek minutojn poste plibonigis tion en la duia salto je 18,29 m. En la sama jaro, BBC elektis lin al sprotisto de la jaro.
Dum la somera olimpiko de 1996 en Atlanto, li atingis arĝentan medalon, post usona Kenny Harrison. Li gajnis ankaŭ en la sekvaj jaroj medalojn. Lia sportista kariero finiĝis en la ateletika monda ĉampionado de 2003 en Paris/Saint-Denis, kie lia maleolo vundiĝis kaj li atingis la 12-an lokumon.
Edwards ŝanĝis al la media branĉo kaj laboris en religia la televida programo de BBC ĝis 2007 (Songs of Praise). Dumtempe, li perdis sian kredon je kristaneco.
Edwards vivas kun sia edzino Alison en Cromford, Derbyshire, kaj ili havas du filojn Nathan kaj Sam.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

