John W. Fitzpatrick

John W. Fitzpatrick
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1951 (1951-09-17) (74-jaraĝa)
en Saint Paul
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Princeton - biologio (–1978)
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Weaver FITZPATRICK (17a de Septembro, 1951, en Saint Paul (Minesoto)) estas usona ornitologo konata ĉefe pro sia esplorado pri sudamerika birdaro kaj pri la konservado de la Florida makisgarolo. li estas nun la Direktoro de la Cornell Lab of Ornithology en Ithaca (Nov-Jorkio).

Kariero

Li veturis ofte al malproksimaj areoj de Sudameriko, aparte al okcidento de la Amazona baseno kaj al Andaj montetoj. En 1996, li published Neotropical Birds: Ecology and Conservation, kompleta sintezo de ekologia informo pri la regiono kovrante 4037 birdospeciojn el Meksiko suden ĝis Fajrolando.[1] Kun aliaj biologoj, Fitzpatrick priskribis kelkajn speciojn kaj subspeciojn novajn al la scienco kiel la Blankflugila henikoreno (Henicorhina leucoptera),[2] la Cinama kriĉostrigo,[3] la reĝa sunanĝelo (Heliangelus regalis),[4] la Manua formikbirdo (Cercomacra manu),[5] la cinambrusta todotirano (Hemitriccus cinnamomeipectus),[6] kaj la Cinamvizaĝa tiraneto (Phylloscartes parkeri).[7]

Krom liaj klopodoj profite al la Florida makisgarolo, li laboris ankaŭ por la konservado de la Havaja korvo kaj de la Eburbeka pego. Li servis en la estraro de la National Audubon Society kaj estis Prezidanto de la Usona Societo de Ornitologoj (AOU) el 2000 ĝis 2002.[8] Sub lia estreco, la Cornell Lab of Ornithology iĝis tutmonda referenco en publika engaĝiĝo ĉe birdoj kaj birdokonservado pere de alireblaj retrimedoj kiel platfomoj Avian Knowledge Network, Citizen science kaj eBird.[8] Publikaj datumoj de la platformo eBird estas uzataj tutmonde por gvidi kaj plani konservadajn programojn, studi klimatan ŝanĝon kaj studi birdajn ĉeestojn kaj migradpadronojn.[8][9][10]

En 1995, Fitzpatrick fariĝis la Direktoro Louis Agassiz Fuertes de la Cornell Laboratorio de Ornitologio en Ithaca, Novjorkio. Li ankaŭ estas profesoro pri ekologio kaj evolucia biologio ĉe la Universitato Cornell. Li daŭre instruas kaj mentoras diplomiĝintajn kaj bakalaŭrajn studentojn.[8]

Referencoj

  1. Stotz, Douglas F.. (1996-06-01) Neotropical Birds: Ecology and Conservation (angle). University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77630-9.
  2. (1977) “A New Species of Wood-Wren from Peru”, Auk 94 (2 (April–June)), p. 195–201. 
  3. Overview - Cinnamon Screech-Owl (Megascops petersoni) - Neotropical Birds. Alirita 2017-01-29 .
  4. (1979-01-01) “A New Species of Hummingbird from Peru”, The Wilson Bulletin 91 (2), p. 177–186. 
  5. Cercomacra manu, a new species of antbird from Southwestern Amazonia”, The Auk 107 (2). 
  6. (1979-01-01) “A New Tody-Tyrant from Northern Peru”, The Auk 96 (3), p. 443–447. 
  7. A New Species of Tyrannulet (Phylloscartes) from the Andean Foothills of Peru and Bolivia (angle). Alirita 2017-01-29 .
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 (2017-01-01) “Ralph W. Schreiber Conservation Award 2016, to John Fitzpatrick”, The Auk 134 (1), p. 279–280. doi:10.1642/AUK-16-233.1. 
  9. (2012-02-22) “Spatiotemporal Variation in Avian Migration Phenology: Citizen Science Reveals Effects of Climate Change”, PLOS ONE 7 (2). doi:10.1371/journal.pone.0031662. Bibkodo:2012PLoSO...731662H. 
  10. Publications | eBird (en-US). Alirita 2017-01-29 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.