Jankio

Jankio (angle Yankee) estas verŝajne, de origino, insultnomo kiun la britaj koloniistoj donis al la loĝantoj de la nederlanda kolonio Nieuw-Nederland.
La ekzakta origino de la vorto estas ne precize konata. Supozeble ĝi ekestis el la nederlandaj antaŭnomoj Jan-Kees. (J(oh)ano-Kornelio).
En certaj indianaj lingvoj 'Yankee' estas la vorto por ŝtelisto. La indianoj do nomus ilin ŝtelistoj post kiam la koloniistoj eksproprietigis ĉiujn kampojn de la indianoj.
Pliposte Jankio fariĝis kromnomo por loĝantoj de Novjorkio kaj la limtuŝanta New England. Nuntempe la loĝantoj de Novjorko kaj New England uzas la vorton "Jankio" kiel geŭzonomo. Unu el la profesiaj bazopilkoteamoj de Novjorko nomiĝas la "New York Yankees".
Historio
Dum la enlanda milito la 'aristokrata' suda konfederacio uzis la nomon "Jankio" por la nordaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, en la signifo 'tiuj barbaroj el la nordo'.
En la eksterlando ĝi ofte estas uzata por indiki ĉiujn usonanojn. Tio ne pravigas la diferencojn en la lando. Iu el Alabamo aŭ Teksaso ne atendas esti nomata Jankio. Tio eĉ povas esti insultvorto en kelkaj sudaj ŝtatoj.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.