Jambliko
| Jambliko | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 245 en Ĥalkido |
| Morto | 330 |
| Lingvoj | antikva greka |
| Ŝtataneco | Roma regno |
| Okupo | |
| Okupo | filozofo verkisto |
| Verkoj | Pri Geografio Pri la vivo de Pitagoro |
Jambliko (kojnee greke Ἰάμβλιχος, Jamblikos, aramee 𐡉𐡌𐡋𐡊𐡅, Jamlīḵū) naskiĝis en 245/280 mortis en 325/330) estis antikva filozofo-novplatonisto. Li estis estro de la siria novplatonisma skolo en Apameo, disĉiplo de Porfirio. Estante siriano, Jambliko verkis en la greka lingvo, kiu estis tiam la klera lingvo en la mondoregiono.
Biografio
La sola informacia fonto pri biografio de Jambliko estas la verko de Eŭnapio "Vivoj de filozofoj kaj sofistoj". Jambliko estis siriano, li naskiĝis en Ĥalkido. Lia nomo (malnovgreke: Ἰάμβλιχος, Iámblichos; per safaitika skribsistemo: 𐩺𐩣𐩴𐩫 /yamlik/ ) havas signifon "[la diaĵo] reĝas". Oni opiniis ke Jambliko estis ido de reĝoj-sacerdotoj de Emesa.
Verkoj
- Tekstaro pri pitagoraj doktrinoj (10 libroj). Verŝajne la plej fama teksto de ili estas la libro "Pri la vivo de Pitagoro". Ne ĉiuj el tiuj ĉi verkoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.
- Komentoj pri la verkoj de Platono.
- La traktato pri teŭrgio "Pri egiptaj misteroj"
- Serio de verkoj pri magio kaj okultismo, skribitaj kune kun Juliano la Ĥaldeo kaj Juliano la Teŭrgiulo ("La libro de sekretoj", "Pri Ĥaldeaj Orakoloj" ktp.)
- La traktato "Pri animo". Nur fragmento de tiu ĉi verko estas konata nuntempe.
- Leteroj pri diferencaj filozofaj demandoj.
- Traktatoj pri teologio ("Platona teologio", "Ĥaldea teologio"), kiuj ne konserviĝis ĝis nuntempo.
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estis uzitaj tradukoj de la samtemaj artikoloj el la rusa kaj la angla Vikipedioj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

