Jakob Singer
| Jakob Singer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 23-an de julio 1685 en Götzens |
| Morto | 30-an de novembro 1759 (74-jaraĝa) |
| Okupo | |
| Okupo | ĉefkonstruisto |
Jakob SINGER (naskiĝinta la 23-an de julio 1685[1] en Götzens/ distrikto Innsbruck Land, mortinta en 1760) estis aŭstra ĉefkonstruisto de baroko kiu ĉefe aktivis en Pinzgau kaj en la tirolaj distriktoj de Kitzbühlel, Schwaz kaj Kufstein.
Vivo
La naskiĝloko de Singer estis ekde 1700 centro de kamparaj konstruistoj, masonistoj kaj stukistoj. De 1726 Singer havis firmaon en Schwaz kun la frato Hans Singer kiel kompaniano. Post ties morto en 1740 la filo Kassian Singer iĝis ĉefstukisto malfermonte en 1746 propran atelieron en Kitzbühlel: ĉi magazenon tenadis de 1759 Andreas Hueber.
Singer faris multajn barokigojn aŭ novkonstruojn de preĝejoj kaj sekularaj ejoj. Li evoluigis moderan tipon de baroka kirko taŭga por la kampara regiono kun kvarnavera longa navo kaj enenigita, duonronde finiĝanta ĥorejo. La internojn havas flankvolbajn volbojn kun simplaj vandpilastroj kaj stukitaj kapiteloj. Plejparte ne ekzistas parapeto ĉirkaŭanta. Tiel la kostoj povas draste reduktiĝi, al kio ankaŭ kontribuis diversaj aranĝoj kun pentristoj kaj aliaj aristoj. Inter la pentristaro kiun Singer pro diversaj kialoj preferis estis Johann Georg Höttinger kaj Christoph Anton Mayr el Schwaz.
Verkoj (elekto)


Preĝejoj
- Malnova Paroĥa kirko je Stans (barokigo), 1726
- Paroĥa kirko je Schwaz (barokigo), 1728–1730
- Anna-kapelo, Mittersill (barokigo), 1729
- Paroĥa kirko je Jenbach (barokigo), 1730–1735
- Paroĥa kirko je Hollersbach im Pinzgau (alikonstruo), 1731 (1893 forigo kaj nova novkonstruo)
- Rerobichl-kapelo, Oberndorf in Tirol, 1732
- Paroĥa kirko je Oberndorf in Tirol (novkonstruo), 1733/1734
- Paroĥa kirko je Kirchbichl (novkonstruo), 1733–1735
- Paroĥa kirko je Kundl (novkonstruo), 1734–1736
- Franziskanerkirche Schwaz (barokigo), 1735
- Paroĥa kirko je Westendorf (barokigo), 1735
- Liebfrauenkirche Kitzbühel (barokigo), 1735–1738
- Kapelle am Penningberg apud Hopfgarten im Brixental, 1736
- Paroĥa kirko je Strass im Zillertal (plilongigo kaj barokigo), 1736/1737
- Paroĥa kirko je Kirchberg in Tirol (barokigo), 1737
- Paroĥa kirko je Wörgl (novkonstruo), ĉ.1740
- Paroĥa kirko je Niederau (barokigo), ĉ.1740
- Paroĥa kirko je Ellmau (novkonstruo), 1740–1746
- Konventa preĝejo Fiecht (novkonstruo laŭ planoj de Kassian Singers), 1741–1750
- Leonardo-kirko Leogang (novkonstruo), 1745
- Paroĥa kirko je Angath (novkonstruo), 1746–1747
- Paroĥa kirko je Münster (novkonstruo), 1747
- Paroĥa kirko je Jochberg (novkonstruo), 1748–1750
- Paroĥa kirko je Achenkirch (novkonstruo), 1748–1750
- Paroĥa kirko je Pill (barokigo/eble)
- Paroĥa kirko je Schlitters (barokigo/eble)
Civilaj konstruaĵoj
- Palaco Pfeiffersberg, Innsbruck (realigo, eble ankaŭ planado), post 1712
- Vikaria domo (nun paroĥestrejo), Neukirchen am Großvenediger, 1732–1734
- Trueferhaus, Schwaz (ali- aŭ novkonstruo), 1749
- Paroĥestrejo Münster, ĉ. 1755/56[2]
- Paroĥestrejo Eben am Achensee (nunNotburga-muzeo)
- Ejo de la minista fratio de Kitzbühel
- Kastelo Stumm (interna alikonstruo)
- Minadaj domoj je Schwaz, Jenbach, Jochberg, kaj Litzlfelden bei Kirchdorf (ne konserviĝis)
- Bierfarejo Voglsanger, St. Johann (Tirolo) (nekonservite)
Literaturo
- Roswitha Preiß, Erich Egg: "Neues vom Barockbaumeister Jakob Singer (1685–1760) in Schwaz." Ĉe: Veröffentlichungen des Tiroler Landesmuseums Ferdinandeum, Band 74 (1994), p. 5–43 PDF
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Bader, Wiesauer: "Trueferhaus", ĉe: Tiroler Kunstkataster 16533
- ↑ Drexel: "Tiroler Kunstkataster"
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

