Itingen

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Itingen (stacidomo).
Itingen
Blazono de Itingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.78333 °O / 47.46667; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.78333 °O / 47.46667; 7.78333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1845
Areo 3,14 km²
Alteco 363 m super marnivelo
Poŝtkodo 4452
Komunumkodo 2849
Mapo de Itingen
vdr

Itingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1845 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. (Ne miksu kun Ittigen en Kantono Berno!)

Geografio

Itingen situas ĉe la suda bordo de la rivero Ergolz meze inter Sissach kaj Liestal.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Itingen limas en nordo kaj okcidento al Sissach, en sudo al Zunzgen, en sudoriento al Ramlinsburg, kaj en oriento al Lausen.

Trafiko

Itingen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Olten, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S3.

La komunumo disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Itingen datiĝas el la jaro 1226 kiel Utingen.

En la 15-a jarcento la vilaĝo estis posedaĵo de la senjoroj de Eptingen, kiuj vendis ĝin en la jaro 1467 al la urbo Bazelo. La vilaĝo tiam estis atribuita al la voktejo Farnsburg. Ekde la Helveta Revolucio en 1798 ĝis 1814 la vilaĝo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden. En 1814 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.