Iskemio
En medicino, oni nomas iskemio la ĉelan streson kaŭzitan de ĉiu ajn malpliiĝo nedaŭra aŭ daŭra de la sanga irigacio kaj sekve la malpliiĝo de la oksigena kontribuo (hipoksio), de nutraĵoj kaj la forigo de produktoj de la metabolo de histo biologia. Ĉi tiu suferado ĉela povas esti sufiĉe intensa por kaŭzi morton de ĉeloj kaj histoj, al kiuj ĝi apartenas (nekrozon). Unu el la funkcioj bazaj de la sango estas fari ke la oksigeno akirita de la pulmoj kaj la nutraĵoj moviĝu tra la organismo kaj alvenu al ĉiuj histoj de la korpo.
Por transvivi, ĉeloj bezonas akiri energion. Ĝenerale, estas du manieroj por generi ĝin (ambaŭ bazitaj en procezoj ĥemiaj), kiuj uzas la energion konservatan en unu ol pli ligoj: el la fermentado aŭ el la oksigeno. Se la iskemio estas tre grava eblas okazi anoksion, kio implicas ke la histoj de tiu regiono ne povos havi la energion bezonatan por transvivi. Tiel la histo mortas. Ĉiu histo havas nivelon malsama de tolero al manko oksigena.
Iskemio cerba
Iskemio cerba estas malpliiĝo de la irigacio sanga cerba ĝis niveloj nesufiĉaj por subteni la metabolon bezonatan por la normala funkcio kaj strukturo cerba, kaŭzante morton.
Okazas pli ofte ĉe maljunaj homoj kun faktoroj riskaj kardiovaskulaj kiel fumado, droga konsumado kiel la kokaina, alta sangopremo, arteriosklerozo aŭ diabeto. La afektado de specifaj cerbaj regionoj kaŭzas manifestojn fokusajn kiel paralizon aŭ hemiplegion, vizaĝparalizon, afazio, kaj tiel plu.
Kialoj de vaskula iskemio cerba povas esti: lakuninfarkto (en pacientoj kun alta sangopremo), infarktoj dependaj de karotidoj, embolioj cerbaj de origino kora. Ĝi povas kaŭzi morton subitan.
Iskemio kronika
La malpliiĝo de la sanga kontribuo okazas progresive kaj laŭgrade. Ĝi povas afekti membrojn suprajn aŭ malsuprajn, sed pli ofte malsuprajn. Tio estas, ĝi malpliigas la irigacion sangan en la areo afektita, okazante laŭgrade. La oksigena manko en la membroj supraj povas ankaŭ kaŭzi facile problemojn pri oksigenado en supraj arterioj kiel karotidoj, ebligante ke okazu iskemion cerban.
Aliflanke, la mankon de oksigeno en la membroj supraj kaŭzas grandparte perdon de movo funkcia en diversaj partoj de ĉi tiuj membroj (doloroj artikaj, muskolaj en brakoj kaj plejparte en ŝultroj) kaj ankaŭ estas kontrolita ke, en ĉi tiu tipo de iskemio, nur farante movojn en kiuj muskoloj bezonu pli da oksigeno, povas esti afektitaj; igante al ili lacajn, dolorajn kaj kaŭzante aliajn problemojn sekundarajn relativajn al manko de oksigeno kiel la Sindromo de Leriche.
Iskemio akuta
Estas malpliigo de oksigena kontribuo arteria, kiu produktiĝas subite. Estas pli ofta en la membroj malsupraj ol la supraj. Ĉi tiu proceso povas esti produktita en aliaj lokoj de la organismo: en la reno (iskemio akuta rena), en la cerbo (inkarto akuta cerba), en arterio de la teritorio cerba (paraplegio)
Iskemio rena
Estas redukto de la fluo sanga rena (hipoperfuzio unu- aŭ duflanka) pro malpliigo de la volumeno sanga totala, pro redistribuado aŭ obstrukco sanga. Ĝiaj kaŭzoj ofte estas: komplikaĵoj ĥirurgiaj, hemoragio, traŭmato, sepso pro gram-negativoj, hemoragio postnaska, pankreatito, ktp. Ĝi povas condiĉi malsufiĉon renan akutan pro nekrozo tubula. En kazoj de obstrukco unuflanka (stenozo rena, embolio, ktp.) povas generi akuton aŭ atrofion renan (iskemio kronika).
Iskemio miokardia (brustangoro)
Ĝi estas malpliigo de la fluo en arterioj koronariaj, kiuj iras al la koro. Estas ĝenerale indentigitaj pro doloro brusta kun dronsento pro malmulta alfluo oksigena al la koro. Se iskemio daŭras sufiĉe, produktiĝas aero nekroza aŭ infarkta.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.