Intersteno

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la stenografia sistemo Intersteno. Krome la nomon nun uzas internacia asocio de stenografio, kiu ekde 1887 organizas la Internacian Kongreson de Stenografio.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacionalstenografio, 1928.

Intersteno[1] (= Internacionalstenografio) de Felix von Kunowski, moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar aplikebla por ĉiu lingvo. La eltrovinto mem verkis malgrandajn lernilojn por proks. 30 lingvoj; li kaj aliaj ankaŭ pli detalajn lernolibrojn por unuopaj lingvoj (E, germana, angla, franca, hispana, pola, rusa, hebrea, greka, japana.) La fundamento de I. estas tiel simpla, ke ĝin povas lerni infanoj, kiuj ankoraŭ ne scias la komunan (long-) skribon, dum kelkaj semajnoj. Jam lernis ĝin tiaj infanoj en diversaj landoj. La ortografio estas pure fonetika, kiel la E-a; la signoj estas: simplaj strekoj; ĉiu signo signifas ĉiam la saman sonon. Ankaŭ la metodo de plimallongigado en la debatskribo estas simpla, kaj preskaŭ la sama en ĉiuj lingvoj. Dum la lastaj jaroj Kunowski eltrovis plue presliterojn por sia sistemo, tiel ke I. nun estas ne nur skribebla, sed ankaŭ presebla per proks. 200-300 tipoj. Presita I. estas pli klare legebla kaj malpli longa ol nuna gazetpresaĵo. La interstenano celas ke I. anstataŭu la nunajn skribajn kaj presajn alfabetojn en ĉiuj lingvoj. Provizore tiu ĉi celo estas malhelpata en multaj landoj per ŝtata protektado de aliaj sistemoj. Por disvastigi siajn ideojn en la diversaj landoj, kaj por interkompreniĝadi, la interstenanoj uzas E-n (la supre nomitaj malgrandaj lerniloj estas verkitaj en E). Gazetoj eliris ĝis nun en Germanujo: du preslitere (unu germana, unu E-a) kaj tri aŭtografitaj (du germanaj, unu multlingva.) Unuopaj pluaj gazetoj aperas en aliaj landoj (Grekujo, Japanujo, ktp.) H. FRIESZ (Interstenano).

La gvidideo de I. estas tre simpatia precipe por E-istoj. Sed estas dube, ĉu unusola skribsistemo povus kontentigi tiel multajn kaj diversajn bezonojn, tiujn de la skribaj kaj presaj aIfabetoj, tiujn de la stenografio en la malalta kaj alta gradoj kaj por ĉiuj lingvoj, (kvankam kun modifoj) Tamen, eĉ se I. signos nur ĝustan direkton en la plisimpligo kaj unuecigo de la skribformoj, ĝi havos gravan signifon en la skriba tekniko, malgraŭ tio, ke multaj tradicioj, la tuta librotrezoro kaj ĉiuj presejoj de la mondo ne estas ofereblaj eĉ al la plej perfekta skribsistemo.

Bibliografio

Kunovski, F. de. Internacionalstenografio en ĉiuj kulturli ngvoj. Aldono por la Gvidilo en Esperanto. Enkonduko kaj tri partoj . Enkonduko (4 pĝ.) kaj 1-a parto (14 pĝ.) (Germana, Angla, Franca, Hispana, Itala, Pola, Rusa.) Eld. Instituto de Internacionalstenografio, Duisburg. 14X22 cm.

Recenzoj

Citaĵo
 La kunfondinto de I' germana stenografisistemo »Nationalstenographie«, F. de Kunovski, plue transformis tiun sistemon al »Internacionalstenografio.« Ĝi signas la vokalojn per malsupren-, la konsonantojn per suprenstrekoj. Tiu ĉi principo ne venkis ĉe la germanoj pro la neeviteblaj mankoj, kiun ĝi havas. (Aliaj formoj de samaj signoj en kunligoj, disigo de unuopaj vortoj, tamen t. n. »etaĝ-vortbildoj«, neekzistanta kontakto kun la skriblinio, manko de rapideco k. a.) Estas do preskaŭ ne supozeble, ke la sistemo kiel »Internacionalstenografio«, bezonante multe pli da signoj ol iu nacia sistemo, estos sukcesplena. Stenografio unuavice emu al la skriblinio. Ĝi povas atingi la plej altan gradon de klareco kaj rapideco nur tiam, se ĝi konsideras plejeble la proprecojn de la diversaj lingvoj, precipe ties soninterrilatojn. Sed tiuj ĉi estas en la diversaj lingvoj tre diversaj kaj pro tio ĉiu »Internacionalstenografio« por ĉiuj kulturlingvoj devas esti nebona. 
— Karl Haager. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.57 (aŭg-sep 1929)
Citaĵo
 Lernolibro pri sistemo de stenografio internacia por ĉiuj lingvoj, kunmetita de F. de Kunovski, reviziita de H. J. Hoen. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)
Citaĵo
 Stenografio estas al mi tute simpatia arto.Ĉiuj laboroj kaj klopodoj por la kontanta progreso estas laŭdindaj, kaj rapido estas formo de progreso. Krom tio, estas humila kaj helpa laboro, sekvi per la mano la foje elokventajn foje tulmultajn vortojn de paroladisto, kaj post la dua laboro de pacienca tradukado, kaj ĉiam preta rekomencis senlace.

Vere ne imageblas estas moderna oficejo sen stenografiisto aŭ (eble plibone) stenografistino. Komercaj mezgrandaj lernejoj havas stenografion kiel devigan kursan fakon, kaj ankaŭ sendependaj institucioj diskonigas senĉese kaj aranĝas kursojn elementajn kaj superajn, organizas eĉ naciajn konkursojn de rapideco kun valoraj premioj por la naciaj lingvoj. La kolekto da streketoj aŭ signoj, nomitas sistemo, estas tre ofte malsama por ĉiu lernejo, kaj eble konstante perfektigita per novaj prava aldonoj, celantaj fidelon aŭ rapidecon. Ankoraŭ ne, tre disvastigata estas la esperanta stenografio, sed se nia movado prosperas kiel ĝis ĉi tiu lasta tempa periodo, ne strangos ke baldaŭ ekzistos vera bezono pri multaj kapablaj kaj kompetentaj stenografistoj pretaj helpi en la plej diversaj fakaj internaciaj kongresoj.

INTERSTENO estas sistemo de streketoj aplikeblaj al diversaj lingvoj kaj per ĝi oni povas fariĝi samtempe stenografisto por pluraj lingvoj. Tiu ĉi gvidilo en Esperanto prezentas sisteme ordigitajn al ĉiuj simpatiantoj kaj komencantoj, la elementajn signojn, kaj dua parto sekvos traktanta pri la rapida skribo. Aliĝo al la Tutmonda Intersteno-Asocio estas konsilinda se ni deziras kompletajn lernolibrojn, perfektigajn kursojn kaj eble eldonon kaj interŝanĝon de periodaĵoj. Antaŭen do la junularo! 
— E. Guillem. Boletín n090 (jun 1956)

Referencoj

  1. Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.