Insulo Chira

Isla Chira
insulo • distrikto de Kostariko
Akvejo Golfo de Nicoya
Geografia situo 10° 6′ N, 85° 9′ U (mapo)10.1-85.1515Koordinatoj: 10° 6′ N, 85° 9′ U (mapo) f1
Isla Chira (Kostariko)
Isla Chira (Kostariko)
DEC

Map

Longo 12 kmf2
Larĝo 6 kmf3
Areo 43 km² f4
Plej alta loko 15 mf5
Loĝantaro 1 534
36 loĝ./km²
Ĉefa loko Nancite
vdr

Chira (prononcu ['tʃiɾa], proksimume "ĈIra") estas insulo en la golfo de Nicoya kaj la dekdua distrikto de kantono Puntarenas en la samnoma provinco Puntarenas, Kostariko.[1]

Historio

Oni kredas ke la plej fruaj homaj loĝantoj de Insulo Chira estis amerikaj indiĝenoj de la Meza Areo. Tion indikas abundaj trovaĵoj, precipe produktoj de nigra ceramikarto de la speco murillo aplicado, kies areo atingis la Terkolon Rivas. Tiu unukolora ceramika tipo havas istman ecaron kaj ikonografion similan al la trovaĵoj de la arkeologia areo Granda Chiriquí. Tiu antikva popolo de Chira supozeble estis parenca al la korobisioj, kiuj loĝis en la valo de la rivero Tempisque ĝis ilin forpelis post la 8-a jarcento popolo veninta de Mezameriko, nome la ĉorotegoj, kiu ekloĝis en Guanacaste, la duoninsulo de Nicoya, la insuloj de la golfo de Nicoya kaj la valo de Tempisque. Oni kredas ke la insuloj de la Golfo de Nicoya rolis grave en la interkomerco de Nicoya kun aliaj mezamerikaj indiĝenoj, kiel la majaoj. Krom ceramikaĵoj, perloj kaj salo estis uzataj de la lokanoj kiel altvaloraj vendaĵoj.

Kiam la hispanoj venis al Kostariko, Insulo Chira estis parto de la regno de Paro, kiu inkludis la insulojn de la Golfo de Nicoya kaj parton de la okcidenta bordo de la Duoninsulo de Nicoya. Gil González Dávila vizitis ĝin en 1523 dum vojaĝo laŭ la pacifika marbordo de Kostariko, en kiu li eniris ĝis Nicoya kaj Nikaragvo. En tiu vizito la hispanoj akiris 468 pesos da oro. Laŭ la hispanaj kronikoj, la regnanoj de Paro parolis lingvon malsaman de la ĉorotega kaj la mangea, kiuj dominis en la aliaj ĉorotegaj regnoj. Kredeble tiu lingvo estis parenca kun la kulturoj de la Meza Areo. La kronikoj kaj la arkeologiaĵoj kune supozigas ke Chira kaj la proksimaj insuloj estis kunvivejo de diversaj etnoj kaj lingvoj. Arkeologoj trovis diversajn ilajn restaĵojn de la prahistorio de la insulo: ŝtonajn lancopintojn, pafarkojn kaj sagojn, skrapilojn, ĵarojn, ŝtonetojn por aŭgurado, diversajn funebrajn objektojn, ŝtonojn por mueli kakaon kaj maizon, incensujojn, figurojn de dioj, figurojn el oro kaj jado, okarinojn, argilajn potojn, vestotolojn, komalojn kaj likvujojn. La kronikisto Gonzalo Fernández de Oviedo y Valdés asertis ke la indiĝenoj de Chira havis librojn el cerva haŭto en kiuj ili skribis per ruĝa kaj nigra inko, sed ke la hispanoj detruis ilin. Komence de la 20-a jarcento oni trovis libron de hieroglifecaj simboloj, kiun oni nomis la "ĉorotega meslibro", laŭdire enhavantan la kuracan saĝon de la antikvaj Chira-anoj. Ĝi poste perdiĝis kaj neniam retroviĝis.

Post la fondo de Villa de Bruselas fare de Francisco Hernández de Córdoba en 1524, Insulo Chira fariĝis parto de la kolonia ekonomio pere de marvojaĝa konekto kun Nicoya. En 1526 tie elŝipiĝis pompe kaj solene Pedrarias Dávila, tiam koloniestro de Castilla del Oro, kaj oficiale ekposedis la insulon, kun multaj soldatoj kaj pastro. Ili faris ceremonion por la Palmofesto, detruis la orajn adoraĵojn de la indiĝenoj, kaj decidis konstrui kristanan preĝejon sur iliaj temploj.

Distriktiĝo

En la respubliko Kostariko, Chira dum longa tempo estis parto de la distrikto Manzanillo. Ĝi fariĝis aparta distrikto en la 28-a de septembro 1998 pere de Plenuma Dekreto 27396-G. Ĝia poŝtokodo estas 60113.[2][1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 (8-a de marto 2017) División Territorial Administrativa de la República de Costa Rica. ISBN 978-9977-58-477-5.
  2. Declara oficial para efectos administrativos, la aprobación de la División Territorial Administrativa de la República N°41548-MGP (19-a de marto 2019). Arkivita el la originalo je 24-a de februaro 2024. Alirita 5-a de septembro 2020 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.