Inna Modja
| Inna Modja | |
|---|---|
| homo | |
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Inna Bocoum |
| Naskiĝo | 19-an de majo 1984 (42-jaraĝa) en Bamako |
| Deveno | Bamako, |
| Ĝenroj | pop-muziko • repo |
| Profesio | kantistino |
| Eldoninto | Up Music (Warner) |
| Retejo | www.innamodja.com |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Inna Bocoum |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Malio |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto (2009–) modelo aktoro muzikisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.innamodja.com/ |
Inna MODJA, naskonome Inna BOCOUM[1] (naskiĝis la 19-an de majo 1984 en Bamako), estas Malia kantistino. Modja signifas "malbona knabino" en la Fula lingvo[2].
Biografio
Ŝi komencis sian muzikan karieron kun Super Rail Band de Bamako, sekvinte konsilojn de Salif Keïta.
La 21-an de junio 2009, okaze de "fête de la musique" (somertaga muzik-festo okazanta ĉiujare en Francio), ŝi kantis duope kun Jason Mraz en televid-kanalo France 2.
En oktobro 2009, ŝi aperigis sian unuan albumon: Everyday Is a New World, kies unua titolo, Mister H, fariĝis reklam-muziko dum kelkaj monatoj.
En 2010, ŝi rekantis Life origine interpretita de Des'ree en 1998[3].
De tiam, la unua unuopaĵo French Cancan (Mr Sainte Nitouche), eltirita el ŝia nova albumo, estis ofte disaŭdigita de radiostacioj dum somero de 2011. Amuza kaj efika titolo klasigita numero 1 en tv kaj top 5 en radiostacioj. Apero de ŝia nova albumo Love Revolution estis programita la 7-an de novembro 2011.
Inna Modja koncertis la 8-an de novembro 2011 en Parizo en "Café de la Danse" por celebri la aperon de ŝia nova albumo. Ceteraj datoj de venontaj koncertoj tra tuta Francio estas konsulteblaj en ŝia Facebook.
Antaŭ la apero de ŝia unua albumo, ŝi estis pentristino kaj manekeno. Hodiaŭ ŝi estas egerio de marko "Mizani" (L'Oréal).
Diskaro
Albumoj
- 2010: Everyday Is a New World
- 2011: Love Revolution
Unuopaĵoj
- 2011: French Cancan
- 2011: La Fille Du Lido
Engaĝiĝo
Viktimo de seksaj kripligoj senscie de ŝiaj gepatroj, Inna Modja engaĝiĝis en la lukto kontraŭ truditaj virinaj seksaj kripligoj kaj por damaĝkompenso de ili[2].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Arkivigite je 2019-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo en TV5 Monde[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

