Iftar

Iftar (arabe: إفطار) estas la manĝo kiun islamanoj manĝas en la fastomonato ramadano tuj post la sunsubiro.
Dum ramadano islamanoj nenion manĝas inter la tagiĝo (antaŭ la sunleviĝo) kaj la sunsubiro. La manĝo kiun oni ofte manĝas antaŭ la fastado nomiĝas sahoor. Poste sekvas la matena preĝo fadjr. Laŭdire Mohamedo finis la fastadon post la sunsubiro per nepara nombro da daktiloj kaj glaso da lakto. Multaj muzulmanoj sekvas tiun ĉi ekzemplon. Poste sekvas la vespera preĝo maghrib kaj la manĝo iftar. Ekzistas regionaj diferencoj en la sinsekvo.
En Nord-Afriko iftar konsistas el harira : tio estas densa supo de interalie kikeroj, ŝafidaĵo, cepoj kaj lentoj. En la araba duoninsulo oni manĝas daktilojn kaj trinkas kafon. En Turkio tio estas olivoj kun teo. Kaj en Hindio oni konsumas fruktojn kaj dolĉajn laktaĵojn.
Diversmaniere oni anoncas la finon de la fasto. En Indonezio oni tamburas sur instrumento kiu nomiĝas beduk kaj en Pakistano sonas specialaj iftar-sonoriloj.
Post sunsubiro oni vizitas familianojn kaj konatulojn por kune manĝi. Ĝenerale on manĝas dolĉegajn kuketojn por retrovi energion. La manĝoj ofte daŭras horojn, ĉar oni manĝu malrapide por ne perturbi la malplenan stomakon.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.