Ibahernando
| Ibahernando | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Komarko | Tierra de Trujillo | ||
| Poŝtkodo | 10280 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | José Antonio Redondo Rodríguez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 538 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo)39.316666666667-5.9166666666667Koordinatoj: 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 540 m [+] | ||
| Areo | 77 km² (7 700 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
|
| |||
| Alia projekto | |||
Ibahernando estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 538 loĝantoj sur areo de 77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². a loĝantoj nomiĝas viveños.
Situo
Ibahernando estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 540 m; je 52 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je pli malpli same de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 77 km². Ĝi estas je 18 km sudokcidente de Trujillo kaj je 6 km okcidente de Santa Cruz de la Sierra. Ĝi limas ankaŭ kun Robledillo de Trujillo, Santa Ana, Ruanes kaj La Cumbre.
Ekonomio
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Historio kaj heredaĵo

En Ibahernando oni trovis steleon de granito, kun desegnoj gravuritaj de ŝildo, glavo kaj lanco, kio markas ĝin kiel tomboŝtono de la Bronzepoko (9-8a jarcentoj a.K.) kaj oni reuzis ĝin en romia epoko kun la jena skribaĵo:"Alluquiu(s)/Protacidi.f(ilius)/hece.situs" (tradukebla kiel:"Allukio, filo de Protacido, ĉi tie kuŝas").
Ĉefa vidindaĵo estas la Preĝejo de la Degollación de San Juan Bautista (Senkapigo de Sankta Johano Baptisto), konstruita inter la 15a jarcento kaj la 16a jarcento, situa sur antikva tombejo kaj la ermitejo de la Virgen de la Jara en la rura vojo al Santa Ana.
Gravuloj
La jenaj:
- Eladio Viñuela, prestiĝa sciencisto hispana.
- Alejandro Cercas, socialista deputito de la Eŭropa Parlamento.
- Javier Cercas, verkisto.
- Don Fernando Solís de Vargas y Carvajal, ĉevaliro de Santiago, militestro en Flandrio, guverniestro de Grevelingen, Gento kaj Antverpeno, kie mortis en 1670.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





