Hvalba

Hvalba
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo FO 850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 599  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 61° 36′ N, 6° 57′ U (mapo)61.601944444444-6.9494444444444Koordinatoj: 61° 36′ N, 6° 57′ U (mapo) [+]
Horzono GMT [+]
Hvalba (Ferooj)
Hvalba (Ferooj)
DEC
Situo de Hvalba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hvalba [+]
vdr

Hvalba estas vilaĝo sur insulo Suðuroy de Ferooj. Administre ĝi apartenas al distrikto Hvalba, al kiu apartenas ankaŭ la vilaĝo Sandvík – tute en nordo de la suda insulo – kaj la neloĝata insulo Lítla Dímun. La distrikto entute havis ĉe fino de 2002 precize 767 loĝantojn.

Geografio

Hvalba kun vido al Lítla Dímun

Geografie, Hvalba situas sur 2 km mallarĝa istmo, Norðbergseiði, kaj havas po unu aliron al la okcidenta kaj orienta bordoj de la insulo. La vilaĝo mem troviĝas do ĉirkaŭ, fino de la golfo Hvalbiarfjørður ĉe la orienta bordo.

Historio

La loko estas jam loĝata ekde la vikinga epoko. Simile al aliaj vilaĝoj de Suðuroy, Hvalba estis same atakita fare de piratoj, en la 17-a jarcento. En 1629, tri piratŝipoj el norda Afriko atakis la vilaĝon. Post kiam ili forlasis la insulon, du el ili rompiĝis sur la maraj rokoj. Laŭ tradicio, la marondoj bordo-ĵetis 300 kadavrojn. Apud la bordo ekzistas loko, nomata Turkargravir, kie oni entombigis ilin. La piratoj forprenis tridek infanojn kaj virinojn por vendi ilin kiel sklavojn en norda Afriko. Oni lanĉis monkolektan kampanjon sur Ferooj por liberigi ilin, sed tio fine nesukcesis, ili neniam revenis al la insuloj.

Ekonomio

En karbominejo de Hvalba

En la montoj ĉirkaŭ la nuna suda tunelo, oni minis ekde la 1770-aj jaroj brunan karbon el profundaj kaj malfacile alireblaj ŝaĥtoj, kiu estis grava energia fonto ĝis fino de la 2-a mondmilito. Kelkaj ministoj laboras eĉ hodiaŭ en la minejoj.

Trafiko

Al la najbaraj vilaĝo, ĝi estas ligita per du tuneloj: la 1450 m longa Hvalbiartunnilin (plej malnova tunelo de Ferooj, konstruita en 1963) sude al Trongisvágur kaj Tvøroyri; dum la 1500 m longa Sandvíkartunnilin norde al Sandvík.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.