Humurino

Humurino (ruslingve Юморина, ukraine Гуморина, vidu ankaŭ la paĝon (eo) pri historio de Odesa Humurino Arkivigite je 2016-06-21 per la retarkivo Wayback Machine) estas tradicia Odesa festo ("Tago de Rido" aŭ "Tago de Humuro"), kiu okazadas ĉiujare dum la Unua de Aprilo (ankaŭ internacie konata kiel ŝercotago).

La festo aperis en la 1970-aj jaroj. Ĝi havas historiajn rilatojn al tiama modo pri la ludo de KGS kaj delonga percepto pri ŝercemo kaj sprito de odesanoj. La oficiala ĉiujara tradicio de la festado estis interrompita por kelkaj jaroj pro politikaj kialoj (malpermeso de la urbestraro, tiam soveta), sed renoviĝis en pli liberaj 1980-aj jaroj.

La festadon plejkutime ĉefas la "Karnavalo", dum kiu diversaj grupoj (profesiaj, naciecaj ktp.) prezentas sin ridmaniere en karnavalaj vestaĵoj (kelkfoje kun teatrumetoj), kaj diversaj aktualaj eventoj (de la pasinta aŭ nuna jaro) estas simile primokataj.

Kromaj aranĝoj okaze de la urba festivalo povas esti (depende de jaro):
- tradicia malfermo de nova monumento en la ĝardeno de Literatura Muzeo (la monumentoj priskulptas famajn odesajn personojn aŭ heroojn de la urba folkloro, kantoj kaj anekdotoj);
- festivalo de klaŭnoj;
- teatraĵoj aŭ paroloj de komediaj aktoroj kaj aŭtoroj;
- ludoj kaj konkursoj por gastoj;
- muzika koncerto (kutime de populara muziko).

Humurino kaj Esperanto

Ekde jaro 2010, ĉiujare okazadas Esperanto-renkontiĝo nomata Esperanto-Humurino, kiu inkluzivas la tagon, kaj kies ĉefa programero estas partopreno de esperantistoj en la urba karnavalo.

Eksteraj ligiloj

Esperanto-Humurino en Odeso (eo) Arkivigite je 2013-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
Oficiala paĝaro de Odesa Humurino (ru) Arkivigite je 2017-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
Artikolo pri Humurino-1999[rompita ligilo] en "LITeraturaSUPlementO" (aldono al "Helianto", oficiala informilo de UkrEA)
Artikolo pri Humurino-2004 en Kontakto (N-ro 2'2004)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.