Hirako

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirakoj
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Lastatempa
Heterohyrax brucei
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Afrotheria
Ordo: Hyracoidea
Huxley, 1869
Familio: Procaviidae, Prokaviedoj aŭ Hirkaoj
Thomas, 1892

Procavia
Heterohyrax
Dendrohyrax

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hirakojprokavioj estas familio (Procaviidae) de mamuloj de la ordo Hyracoidea (prokaviuloj). Ili estas distribuataj en Afriko kaj Arabio.

Kvankam la hirakoj gardas iun similan eksteran aspekton kun ronĝuloj kiel la kavio aŭ la marmoto, fakte ili estas speco de hufuloj. Nuntempe oni konsideras ilin kiel la plej proksimajn vivantajn parencojn al la elefantoj kaj la manatoj, eĉ se ilia fizika aspekto estas tre malsama, kaŭzita de la diverĝa evoluo.

Konduto

Ili kutimas vivi en grupoj kaj komunikas inter si per diversaj krioj. La grundaj specioj estas tagaj kaj pli gregaj, ili rifuĝas sin de la predantoj en nestoj kaj fendoj de la rokoj. La arbaj specioj estas noktaj kaj vivas en grupoj pli malgrandaj kiuj kutimas rifuĝiĝi en la truoj de la arboj dum la tago. Ili nutras sin per malsamaj vegetaloj dependante de la tipo de specio.

Ili estas malgrandaj herbo-manĝuloj kiuj okupas ekologian niĉon kaj similan biotopon al tiu de la kunikloj kaj estas la plej similaj al la malgrandaj prahufuloj de la Terciara Erao. Ili posedas kvar fingrojn antaŭe kaj tri en la postaj membroj, ili posedas hufojn kaj unu ungon en la interna fingro uzata por skrapi sin.

La specioj de la genro Procavia estas komunaj en la tuta Afriko, krom Madagaskaro, kaj ĉefe en la stepoj de Arabio, Palestino kaj Sirio; ili loĝas en nestoj aŭ en la arboj.

Malgraŭ ilia malgrandeco, la hirakoj kundividas iujn nekutimajn karakterizaĵojn kun la rostruloj (elefantoj kaj ties malaperintaj parencoj) kaj sirenoj (manatoj kaj dugongoj), tial ili estas kolektitaj en la grupo Paenungulata. La maskloj malhavas skroton kaj iliaj testikoj situas en la abdomena kavo proksime de la renoj, kiel la elefantoj, manatoj kaj dugongoj. Iliaj dentegoj disvolviĝas el la tranĉodentoj, same kiel la elefantoj; la plimulto de la mamuloj disvolvas ilin el la kaninoj. La hirakoj kiel la elefantoj, havas ebenajn ungojn, anstataŭ ungegoj kiel en multaj aliaj mamuloj.[1]

Genroj kaj specioj

Oni priskribis la sekvajn genrojn kaj speciojn:[2]

Referencoj

  1. YOU SAY IT'S RELATED TO THE ELEPHANT?.
  2. Avery, D. M. (2019). A Fossil History of Southern African Land Mammals. Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.