Hipseo
| Hipseo | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Patro | Peneo |
| Patrino | Creusa |
| Edzo/Edzino | Chlidanope |
| Infanoj | Themisto • Kireno • Astyagaea |
Laŭ la helena mitologio, Hipseo (el la greka Ὑψεύς, «altulo») estis la unua reĝo de la lapitoj, kiu regis en la nordo de Tesalio. Li estis filo de la riverdio Peneo kaj de la najado Kreŭso, filino de Geo[1], aŭ de Filiro, filino de Asopo[2]. Kun Klidanopo, plia najado, aŭ kun Triko[3] (eponimulino de la urbo Tricca kiu aperas en kelkaj versioj kiel plia filino de Peneo[4]) li havis kvar filinojn: Kirenon[5][6] (kiu iĝis reĝino en Libio post sia forkapto fare de Apolono[7]), Temiston[8], Alkeon kaj Astiagujon, edzino de Perifaso[9].
| Genealogia arbo de la lapitaj reĝoj |
|---|
Aliaj samnomaj roluloj

Krom la antaŭa, Hipseo estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la greka mitologio:
- Etiopa militestro kiu batalis kun Fineo kontraŭ Perseo ĉe la kortego de Cefeo ĝuste dum la geedziĝo de Andromeda kaj Perseo. Li mortigis Protoenoron, sed estis siavice mortigita fare de Linkido[10].
- Filo de la riverdio Asopo kaj Metopo[11]. Li partoprenis la defendon de Tebo kontraŭ la sieĝo de la Sep[12]. Li venkis multajn kontraŭlojn, inkludite Antifoson, Astiageson, Linon kaj Tageson, sed finfine Kapaneo mortigis lin[13].
Eksteraj ligiloj
- angle Myth Hipseo ĉe Myth Index Arkivigite je 2013-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
- ↑ Pindaro. Pitiaj odoj, 9.13 kaj sekv.
- ↑ Skolioj pri Pitiaj odoj, 9.27.a de Pindaro.
- ↑ Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
- ↑ Stefano de Bizanco. Trikkē, ĉe Ἐθνικά.
- ↑ Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.81.
- ↑ Kalimako. 2-a Himno al Apolono, 85 kaj sekv.
- ↑ Nono. Dyonisiaca, 29.180.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.2.
- ↑ Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.69.3.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 5.98-99.
- ↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12..6-7.
- ↑ Statio. Thebaida, 7.310 kaj 723 kaj sekv.
- ↑ Statio. Thebaida, 9.252 kaj 540 kaj sekvaj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

