Hidra

| Hidra/Idra | ||
|---|---|---|
| insulo • senaŭta loko | ||
| Situo | Egea Maro Sarona Golfo | |
| Insularo | Saronaj insuloj | |
| Geografia situo | 37° 21′ 0″ N, 23° 28′ 0″ O (mapo)37.3523.466666666667Koordinatoj: 37° 21′ 0″ N, 23° 28′ 0″ O (mapo) | |
|
| ||
| Areo | 64,44 km² | |
| Plej alta loko | 1234 | |
| Ŝtato | ||
| Teritorio | provinca distrikto Pireo, regiono Atiko | |
| Loĝantaro | 1 966 (2011) 31 loĝ./km² | |

Hidra, Idra aŭ Ydra (laŭlitere) (novgreke Ύδρα estas greka insulo, apartenanta al la Saronaj insuloj. Ĝi situas ĉirkaŭ 65 km sudokcidente de Ateno. La greka nomo de la insulo venas el tio, ke la insulo estis tre akvoriĉa kaj fruktodona insulo. Hodiaŭ ĉiutage alvenas ŝipo kun trinkakvo.
La insulo Hidra longas ĉirkaŭ 18 km, larĝas 4 km kaj havas tiel surfacon de ĉirkaŭ 60 km². La insulo estas tre arida, nefekunda kaj monteta, la pinto altiĝis ĝis 600 metroj. La norda parto de la insulo estas surkonstruita kaj turniĝas la Peloponezo. La orienta parto estas preskaŭ neloĝata, tie kreskas densa pinia arbaro.
Plimulto de la loĝantoj (2 700) vivas en la samnoma urbo, kiu etendiĝas de la havena moleo al la fortikaĵaj ruinoj. Krom Hidra ekzistas ankaŭ la komunumoj Kamini, Vliĥos kaj Molos.
La insulo estas senaŭtomobila, por la transportado oni uzas azenojn.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


