HiPER

High Power laser Energy Research facility, eble Esperantigo Grandforta laserenergia esplora kapablo, mallonge HiPER estas eksperimenta programo por laser-efektivigita inercia kuntena fuzio (ICF).

Ĝia konstruado estis planata en la Eŭropa Unio en ĉ. 2010-12. La projekto (en 2020) ŝajnas esti neaktiva.

HiPER estas la unua eksperimentejo, kie oni povas studi la "rapidan kuntenon" por generi nuklean fuzion. Por tiu oni volas uzi pli malgrandajn laserojn ol la ĝisnunaj eksperimentejoj. La instalaĵo povas doni "fuzian gajnon", kiu estas pli granda ol tiu de National Ignition Facility (NIF), per redukto en la konstruaj kostoj je dekono.

Oni celas uzi laserdiodan forton, pli efika ol konvena ripeta lasero. La laserdiodo produktas pli monokromatikan lumon, per malpli da energio. Ĝia energia efiko estas 10-20% kompare al 1-1,5 % de tradicia lasero.

HiPER proponas konstrui demonstrilon de dioda "laserpumpa" sistemo produktanta 10 kJ ĉe 1 Hz aŭ 1 kJ ĉe 10 Hz depende je uzata modelo. La plej fortaj nunaj laseroj havas malpli grandan povumon; MERCURY ĉe Livermore estas 70 J, HALNA en Japanio estas ~20 J, kaj LUCIA en Francio ~100 J. Demonstrilo de HiPER' estas 10-500-oble pli forta ol tiuj.

Por fari praktikan komercan povuman generatoron, la grandgajna instalaĵo kiel HiPER devos kombiniĝi kun grandripeta lasero kaj la celĉambro kapabla de eltiro de la energio.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.