Hemsbach
| Hemsbach | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
| Distrikto | Distrikto Rhein-Neckar | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06201 | |||||
| Poŝtkodo | 69494–69502 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6944 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HD | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08226031 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Volker Pauli | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Schloßgasse 41 69502 Hemsbach | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 11915 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 35′ N, 8° 39′ O (mapo)49.5902777777788.6563888888889Koordinatoj: 49° 35′ N, 8° 39′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 107 m | |||||
| Areo | 12,86 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://www.hemsbach.de | |||||
Hemsbach - prononco [HEMSbaĥ] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 11 915 loĝantojn.
Partneraj urboj
Hemsbach ekde la jaro 1972 havas partnerajn rilatojn al la loĝloko Bray-sur-Seine en la departemento Seine-et-Marne en Francio, ekde la jaro 1986 al Wareham okcidente de Bournemouth en Britio kaj ekde la jaro 1990 al Mücheln en la distrikto Saale de Saksio-Anhalto.
Kulturo kaj vidindaĵoj
Muzeo
En la eksa sinagogo nun troviĝas muzeo pri la historio de la judoj en Hemsbach.[1]
Pliaj historiaj konstruaĵoj
En la urbocentro troveblas multaj historiaj domoj de lokaj vinfaristoj kaj metiistoj.
La historia urbodomo plejparte estas el la jaro 1698, la teretaĝa halo jam el la jaro 1618 - tiu halo alireblas de la strato tra tri arkadoj. La supra etaĝo, kun kvadratfunda turo ĉe la sudokcidenta angulo, renoviĝis post incendio de la jaro 1852.
La centra parto de la urba kastelo origine estis vilao, kiun la palatinata ĉasista konsilisto Blesen konstruigis en la jaro 1764. En 1839 la bankisto Karl Mayer von Rothschild aĉetis la konstruaĵon kaj ampleksigis ĝin al kastelo. En 1925 la administra komunumo Hemsbach aĉetis la tuton kaj de tiam uzas ĝin kiel urbodomo.
La kirko Sankt Laurentius en baroka stilo konstruiĝis meze de la 18-a jarcento kaj pliampleksiĝis en 1808.
En 1837 grafo Waldner-Freundstein aĉetis la bienon Schafhof kaj tie konstruigisturon nomatan "Vierritterturm" - "turo de kvar kavaliroj": la nomo fontas el tio, ke ĉe la kvar supraj anguloj de la turo videblas statuoj de senkapigitaj kavaliroj.
Notoj
Eksteraj ligiloj
Jen galerio de urbaj impresoj
-
kastelo de familio Rothschild, nun -
uzata kiel urbodomo -
abundas domoj 19-jarcentaj, -
sed eĉ pli trabfakaj domoj mezepokaj -
kiel tiu-ĉi -
historia ligna stokejo -
la eksa sinagogo, -
jen el okcidento -
kirko St. Laurentius -
konstruaĵo Zehntscheuer -
malnova urbodomo -
"turo de kvar kavaliroj"
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



