Helioapero

Siriuso estas la fiksita stelo kun la plej granda ŝajna grando kaj unu kies aspekto preskaŭ neŝanĝeblas.

Helioapero estas apero de astro super la horizonto dum kelkaj momentoj antaŭ la sunsuriro kaj ĝia malapero en la lumigita ĉielo pro la apero de la Suno. Ne konfuzu kun kosmoapero.

Priskribo

Dum la helioapero, la astro suriras la horizonton sed ne estas videbla pro la denseco de la atmosfero. Iom post iom ĝi estas ekvidebla kvankam la ĉielo heliĝas ĉar ĝi estas pli alte super la horizonto.Post nur kelkaj minutoj la astro malaperas en la heleco de la komencanta tago. Tago post tago, la suno aperas pli oriente rilate al la steloj, pro la rondiro de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Do la helioapero iĝas, tago post tago, pli kaj pli longa videbleco de tiu astro antaŭ la sunsuriro, dum kiu la heleco de la ĉielo estas tiom granda ke la astro malaperas en tiu heleco.

Ne ĉiuj astroj havas helioaperon. Laŭ la latitudo, iaj astroj neniam subiras, ili estas ĉirkaŭpolusaj do ĉiam videblaj. Krom tiuj astroj, ĉiuj kiuj suriras havas necese helioaperon.

Antaŭ la helioapero de Siriuso la 10-an de aŭgusto ĉe ĝia suriro. La dekstra circlo indikas la lokon de ĝia suriro (Je la sesa 12), sed Siriuso ne estas ankoraŭ videbla
Dum la helioapero de Siriuso la 10-an de aŭgusto. La dekstra circlo entenas Siriuso-n (Je la sesa 17)
Post la helioapero de Siriuso la 10-an de aŭgusto. La dekstra circlo estas denove malplena!!! (Je la sesa 22) Siriuso estas jam ne videbla.

La helioapero koncernas kutime ĉefe la steloj kaj la planedoj.

Inverse ekzistas la heliomalapero: kiam la astro estas ekvidebla en la malheliĝo de la ĉielo post la sunsubiro ĵus antaŭ ol mem subiri.

Helioapero kaj heliomalapero

Por nordhemisfera observanto, astroj, najbaraj de la ekliptiko aŭ sude de ĝi, kiel Siriuso aŭ Beltegeŭso, neniam estas videblaj ĉirkaŭ ĝiaj konjunkcioj, dum la nokto inter ĝia heliomalapero kaj ĝia helioapero. Male por astroj vere nordaj de la ekliptiko, kiel Arkturo aŭ Altairo, la helioapero okazas antaŭ la heliomalapero de la pasinta jaro. Do la astro estas videbla la tutan jaron kaj dum ĝia konjunkcio ĝi estas videbla vespere post la sunsubiro kaj matene antaŭ la sunsuriro.

Precizaj difinoj

Kosmoapero

Kosmoapero estas esprimo kiu, hodiaŭ, priskribas la aperon de astro ĉe la horizonto, sendepende de la ĉeesto de la Suno.

Ŝajnas ke en Praegiptio, la praegiptanoj gvatis la samtempan suriron de Suno kaj de Siriuso, kiun ili nomis "kosmoaperon de Siriuso".

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.