Helen Joseph
| Helen Joseph | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de aprilo 1905 en Midhurst |
| Morto | 25-an de decembro 1992 (87-jaraĝa) en Johanesburgo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Sud-Afriko |
| Alma mater | King's College |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto sindikatisto verkisto |
Helen Beatrice May JOSEPH (n. la 8-an de aprilo 1905 en Easebourne, Okcidenta Sussex, Unuiĝinta Reĝlando ; m. la 25-an de decembro 1992 en Johanesburgo, Sud-Afriko; naskita Helen Beatrice May Fennell ) estis sud-afrika kontraŭ- apartisma aktivulino kaj verkistino. [1]
Vivo
Naskita en Sussex, Anglio, Helen diplomiĝis kun grado pri angla lingvo ĉe la Universitato de Londono en 1927 kaj poste translokiĝis al Brita Hindio, kie ŝi instruis dum tri jaroj ĉe la Mahbubia Lernejo por knabinoj en Hajderabado. Ĉirkaŭ 1930 ŝi forlasis Hindion al Anglio tra Sud-Afriko. Ŝi tamen ekloĝis en Durbano, kie ŝi renkontis kaj edziniĝis al dentisto, Billie Joseph, de kiu ŝi poste divorcis. [2]
En 1951, ŝi estis dungita de la Sindikato de Vestlaboristoj, gvidata de Solly Sachs. [3] Per sia sindikata agado, ŝi engaĝiĝis en politiko, prenante la aferon de la batalo kontraŭ apartismo. Ŝi ludis ŝlosilan rolon en la kreado de la Federacio de Sudafrikaj Virinoj kaj en la organizado de la Virina Marŝo, protesta marŝo kiu mobilizis 20 000 virinojn ĉe la Sindikataj Konstruaĵoj en Pretorio la 9-an de aŭgusto 1956, evento ankoraŭ festata hodiaŭ en Sud-Afriko kiel parto de la memorceremonio de la Nacia Virina Tago. [4][5]
En 1956, ŝi estis akuzita pri ŝtatperfido fare de la sudafrika registaro. En 1962, ŝi estis unu el la unuaj homoj akuzitaj laŭ la nova Sabota Leĝo. Dum ĉi tiu epoko, ŝi ankaŭ evitis multajn atencojn.
Helen Joseph ne havis proprajn infanojn, sed ŝi funkciis kiel gepatro por multaj el la infanoj de aliaj politikaj aktivuloj, kiuj estis ekzilitaj, malliberigitaj aŭ mortigitaj. Interalie, ŝi zorgis pri la infanoj de Nelson Mandela kaj Bram Fischer.
Verkaro
- If This Be Treason
- Tomorrow's Sun
- Side by Side (aŭtobiografio)
Referencoj
- ↑ Frederikse, Julie. (January 1995) The Fought for Freedom: Helen Josephs. Cape Town: Maskew Millar Longman. ISBN 0636022404.
- ↑ Obituary: Helen Joseph (28 December 1992). Arkivita el la originalo je 9 May 2022.
- ↑ Joseph, Helen. (1986) Side by side. Johannesburg: AD. Donker Publishers, p. 249. ISBN 0-86852-196-5.
- ↑ “The Family Politics of the Federation of South African Women: A History of Public Motherhood in Women's Antiracist Activism”, Signs: Journal of Women in Culture & Society 42, p. 843–866. doi:10.1086/690916. 148886681.
- ↑ Giokos, Eleni, "The four South African women who rattled the nation with anti-rape protest", CNN World, August 17, 2016.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

