Harriet Cook
| Harriet Cook | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1842 |
| Morto | 30-an de novembro 1868 (26-jaraĝa) |
Harriet COOK (1843-1869) estis feministo kaj virinbalotrajtisto, amiko de Elizabeth Garrett kaj Emily Davies. Ŝi estis helpanta sekretario de la Kensington Society (Socio Kensington) antaŭ ŝia frua morto en 1869.
Vivo
Harriet Cook naskiĝis en 1843, en St Andrews, Fife, Skotlando. Ŝi estis la filino do John Cook, profesoro de eklezia historio ĉe la universitato St. Andrews. Ŝi havis almenaŭ tri fratinojn: Elizabeth (1840-1916, poste Elizabeth Rodger); Isabella (1841-1894); kaj Rachel (1848-1905, poste Rachel Scott).
Kiam Elizabeth Garrett studis medicinon en St Andrews, ŝi amikiĝis kun la juna Harriet. Harriet ankaŭ renkontis tie Emily Davies, kiu vizitis Garrett. Harriet ofte vizitis ŝiaj amikoj en Londono kaj aliĝis al feminista diskutgrupo, la Kensington Society (Socio Kensington). Ŝi helpis organizi petskribon pri virinbalotrajto en 1866 kaj poste fariĝis pagata sekretario de la virinbalotrajta komitato, helpante Louisa Garrett Smith.
Verŝajne, kiam Garrett kaj Davies ambaŭ turnis sin al siaj karieroj (medicino kaj eduko) anstataŭ virinbalotrajtista movado, ankaŭ Harriet Cook ne plu partoprenis en la movado. Sed, ŝi certe daŭris ŝiajn amikecojn kaj kelkfoje vizitis Elizabeth Garrett. En 1868 ŝi aŭdis pri la nurvirina kolegio kiun Emily Davies provis starigi, kaj interesigis ŝiajn amikojn en St Andrews. Ŝia fratino Rachel estis pionira studento de la kolegio, Girton College.
(Poste, en 1877, alia fratino Elizabeth kunfondis la nurknabinan lernejon, St. Leonard's School, St Andrews, kies sekretario la fratino Isabella estis. Louisa Garrett Anderson, filino de Elizabeth Garrett, ĉeestis ĉi tiun lernejon.)
Harriet Cook mortis de tuberkulozo en 1869.
Fontoj
- Elizabeth Crawford, The women's suffrage movement: a reference guide, 1866-1928, p138-139. http://books.google.com/books?id=giffod3v0FsC
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

