Hans Haid

Hans Haid
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1938 (1938-02-26)
en Längenfeld
Morto 5-an de februaro 2019 (2019-02-05) (80-jaraĝa)
en Ötztal-Bahnhof
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
etnologo
opinia ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans HAID (naskiĝinta la 26-an de februaro 1938 en Längenfeld/Distrikto Imst, mortinta la 5-an de februaro 2019 samdistrikte en Haiming) estis kritikema aŭstra verkisto dialekta, regionhistoriisto kaj montkamparano.

Vivo

Haid estis laborprenanto, postfaris la abiturientan ekzamenon kaj studis poste etnologion kaj arthistorion ĉe la Universitato de Vieno; doktoriĝo tiea fariĝis en la jaro 1974-a per temo pri kutimoj de la hejma tirola Oetztal-valo kaj la influo de fremdultrafiko je la tradiciaj moroj. La lastan tempon li ivis en Soelden-Heiligenkreuz (Venter-valo) en bieno je alteco de 1680 metroj. Haid rangis inter la plej konataj kaj pridisputataj personuloj de la Oetztal-valo. Li estis la edzo de la popolmuzikologistino Gerlinde Haid (1943–2012).

Graveco

Danke al Haid la dialekto de la Oetztal-valo pli respektiĝis kiel ilo de literatura kreiveco. Ĝi enlistiĝis en 2010 kiel nemateria hereditaĵo aŭstria.[1] Multajn jarojn Haid publikigis poeziaĵojn, radidramojn kaj romanojn. Centra temo de li estis la influo de amasturismo je la Alpoj. Peter Turrini nomis Haid, pro ties kritiko antaŭ la aĉa vendado kaj detruo de la hejmregiono, Abraham a Sancta Clara de la alpa regiono. Haid ankaŭ verkis respektive eldonis bildlibrojn kaj priregionhistoriaĵojn reklamante novajn ekonomiajn kaj vivajn manierojn por la Alpoj estontece.

Krom la verkado li ankaŭ fondis kaj iniciatis societojn plurajn kaj organizaĵojn, ekz. Ötztaler Heimatverein und Freilichtmuseum (1964), Internationales Dialektinstitut (1976), Arge Region Kultur (1985), Pro Vita Alpina (laborkolektivo de poralpaj iniciativoj disde Slovenio ĝis Savojo, 1989). Ekde 1995 li helpis evoluigi taŭgajn projektojn de Eŭropa Unio prie (LEADER, Interreg I kaj II), societo sall wöll (tradukite: ekzakte tio bonas).

Honoroj

Publikigitaj aĵoj (elekto)

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Agentejo pri kulturheredaĵo/UNESCO. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2019-02-06 .
  2. Anonco ĉe Tiroler Tageszeitung. Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2019-02-06 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.