Han Fei

Han Fei
Persona informo
韓非
Naskiĝo 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
en Xinzheng, Han
Morto
en Xianyang County, Qin
Mortis pro sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per toksiĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj malnova ĉina vd
Ŝtataneco Han (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Han Fei
Profesio
Okupo filozofo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Libro de Majstro Han Fej vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Han Fei (280 a.K.—233 a.K.) estis fama filozofo kaj prozisto. La de li kreita legalizisma skolo servis kiel teoria bazo por naskiĝo de la 1-a centralizisma ŝtato de Ĉinio.

Han Fei vivis en la 3-a jarcento antaŭ nia erao, kiel nobelido de la regno Han (403 a.K.—230 a.K.). Li estis balbutulo, tamen li tre lertis en verkado.

En lia tempo pli kaj pli paliĝis la forto de la regno Han. Instigite de patrioteco, li ofte prezentis proponojn pri reformado kaj argumentis, ke la plej grava misio de la registaro estas riĉigi la landon kaj potencigi la armeon. Tamen tiama reĝo nenion akceptis. Laŭ historiaj spertoj kaj lecionoj pri regado kaj laŭ reala stato de la socio, li verkis multajn politikajn artikolojn kaj polemikajn tezojn, kiujn post lia morto oni kunigis en libron titolitan “Hanfeizi” (“zi” estas vorteto esprimanta respekton). Bedaŭrinde neniu el la registoj de lia patrolando atentis liajn artikolojn. Aliflanke, Ying Zheng (250 a.K.—210 a.K.), reĝo de la regno Qin, informite pri liaj verkoj, tre ŝatis ilin. Poste Ying Zheng ekspedis armeon por ataki la regnon Han. La reĝo de Han intencis fari kapitulacan interpacigon kun Qin kaj sendis iun al Qin. Ying Zheng diris, ke la reĝo de Han alsendu Han Fei al la regno Qin por la pacigo. Post kiam Han Fei atingis la regnon Qin, Ying Zheng pretis restigi Han Fei kaj doni al li gravan oficon. Li Shi (?—208 a.K.), ĉefministro de la regno Qin, kalumniis Han Fei pro envio al liaj genio kaj kapablo, sekve Ying Zheng ordonis malliberigi Han Fei. En karcero Han Fei estis venenita!

Posteuloj klopodis kolekti verkojn de Han Fei. Fine ili akiris 55 artikolojn, plejparte verkitajn de Han Fei mem, dividis ilin en 20 volumojn. En tiu epoko regis konfuzianismo (konfuceanismo en PIV) kaj moziismo, pledantaj por tio, ke reĝo estu super leĝo kaj ĉio antikva restu bona. Kontraŭe, Han Fei firme oponis kontraŭ rojalismo kaj restaŭrismo, proponante ke oni agu konforme al aktualeco. En artikolo titolita “Kvin Fiinsektoj” li asertis unuavice konfuzianismon kiel grandan fiinsekton. Li firme pledis por laŭleĝa regado, emfazante certan premiadon, nepran punadon, agrikulturan kondukadon kaj necesan militon. Li diris, ke granda premio venigas konfidon, peza puno evitigas krimon kaj recidivon; estas homa naturo proksimiĝi al favoro kaj foriĝi de malutilo. Li opiniis, ke multeco aŭ malmulteco de loĝantoj kaj sociaj riĉaĵoj estas decidiga faktoro de historia ŝanĝiĝo. La doktrino de Han Fei lasis profundan influon al postaj feŭdismaj dinastioj.

La verkoj de Han Fei sin karakterizas per subtileco de rezonado, profundeco de analizo, klareco de argumentado, trafeco kaj akreco de lingvaĵo. Estis ja rare, ke li prezentis 47 kaŭzojn de ŝtata pereiĝo en artikolo titolita “Pri Pereo”. En la 2 artikoloj titolitaj “Refutoj” kaj “Pri Komplikoj” li delikate analizis psikon de priparolataj homoj, prezentante diversajn manierojn de intimiĝo kaj evito.

Al siaj artikoloj Han Fei donis fajnan strukturon kaj aŭdacan priskribadon en humura lingvaĵo, tiel ke, legante ilin, oni ofte estas surprizita de tio, ke ilia simpleco mirakle ne nur entenas ion meditigan, sed ankaŭ atingas artan efekton de konsilo. Cetere, li lerte enfandis grandan kvanton da facile kompreneblaj fabloj kaj abundon da historiaj materialoj, por klarigi abstraktajn teoriajn vidpunktojn kaj figure enkorpigi siajn legalizisman ideologion unuflanke kaj profundan konadon pri la socia vivo aliflanke. Eĉ nun tre popularas idiomaĵoj devenintaj el liaj artikoloj.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.