Haim Ramon

Haim Ramon
Persona informo
Naskonomo חיים וישניא
Naskiĝo 10-an de aprilo 1950 (1950-04-10) (76-jaraĝa)
en Jafo
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato je Tel-Avivo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kadima Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Vered Ramon-Rivlin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
sindikatisto
advokato
ministro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥaim RAMON (hebree חיים רמון; naskiĝis la 10-a de aprilo 1950 en Jafo) estas israela politikisto, kiu apartenis al la partio Laborista kaj poste Kadima.

Li estis ministro de la jenaj ministerioj: Ministro pri Sano (1992-1994), Ministro pri Internaj Aferoj dufoje (la unuan fojon (1995-1996) la duan fojon (2000-2001), Ministro pri Justico (2006).

En 1994, li demisiis de sia posteno por kandidatiĝi por la posteno de estro de la Nacia Sindikata Konfederacio, la Histadrut, kaj venkis en la elekto por la posteno. En novembro 1995 , post la atenco kontraŭ Rabin, li demisiis kiel estro de la Histadrut por iĝi Ministro pri Internaj Aferoj en la registaro de Ŝimon Peres.[1]

La 4-an de majo 2006, li estis nomumita Ministro pri Justico en la registaro de Ehud Olmert. En aŭgusto de tiu jaro, li demisiis de sia posteno kiel ministro pro la afero de seksa ĉikanado. Li estis akuzita pri "maldeca atako" kontraŭ ina oficiro servanta en la oficejo de la ĉefministro. La akuzo estis, ke kvankam la virino iniciatis kison sur la lipoj kun Ramon (dum ŝi pozas por foto en ŝia reta albumo), Ramon enigis sian langon en ŝian buŝon sen ŝia permeso. Pro la proceso, Ramon estis devigita demisii kiel Justicministro.[2][3]

La 31-an de januaro 2007, la Magistrata Kortumo de Tel-Avivo trovis Ramon kulpa pri maldeca atako. La 29-an de marto 2007, la kortumo kondamnis Ramon al 120 horoj da komunuma servo kaj ordonis al li pagi 15 000 ŝekelojn (ĉirkaŭ 4 000 usonajn dolarojn) kiel kompenson al la viktimo.[4] La kortumo ankaŭ konsideris la 25 jarojn da perfekta publika servo de Ramon kaj determinis, ke la miskonduto de Ramon ne konsistigis moralan difekton, kio signifas, ke li povus resti membro de la Knesset kaj teni ministran postenon en la registaro.[5][6]

La kazo Ramon ekfunkciigis akran kritikon de la jura sistemo fare de multaj israelaj advokatoj. Profesoro Daniel Friedman, justicministro en la Olmert- registaro, asertis, ke la kazo estis fabrikita por forigi Ramon de lia posteno kiel justicministro. La israela justicministro ludas signifan rolon en la nomumo de juĝistoj. La 7-an de septembro 2006, tuj post la eksiĝo de Ramon, Dorit Beinisch estis elektita prezidanto de la Supera Kortumo de Israelo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.