Gstaad

Promenade (promenejo) de Gstaad.

Gstaad estas vilaĝo en la Bernaj Alpoj ( Berner Oberland) en Svislando. Ĝi situas je altitudo de 1050 m kaj apartenas al la komunumo Saanen. Gstaad estas konata kiel unu el la plej ekskluzivaj vintraj sportejoj en la mondo, altirante famajn artistojn kaj aliajn famulojn el la tuta mondo.

Senaŭta zono

La vilaĝcentro de Gstaad, la tielnomita promenejo, estas plejparte senaŭta zono ekde 1998, kie la trafiko estas direktita tra pretervoja tunelo. Estas multaj ekskluzivaj butikoj, restoracioj kaj hoteloj sur la promenejo. La plej granda nuntempe funkcianta hotelo, Gstaad Palace, kiu malfermiĝis en 1913.

Eventoj

Kelkaj regule revenantaj eventoj en Gstaad estas interalie la tenisa turniro, la plaĝa flugpilka mondĉampioneco, Cartier Polo Silver Cup aŭ la "Yehudi Menuhin-festivalo". En Gstaad okazis ankaŭ la Mondĉampioneco de Stranda Volejbalo de 2007.

Lernejoj

Estas du loĝlernejoj proksime de Gstaad. La Le Rosey Institute, nomita la "lernejo de reĝoj", ofertas kaj bazan kaj mezgradan edukadon kaj la John F. Kennedy School kiu situas ĵus plej proksime al Gstaad en Saanen ofertas sole bazan edukadon. Ambaŭ estas privataj lernejoj.

Filmoj

Parto de la Hollywood-filmo "Return of the Pink Panther"  kaj la Bollywood-filmo "The Unkidnapped Bride"  estis filmitaj en Gstaad.

Turismejo prestiĝa

Gstaad estas konsiderata unu el la plej prestiĝaj vintraj fericentroj, vizitata de reĝoj, filmsteluloj kaj grandaj komercistoj.

Ĉiuj domoj estas konstruitaj en stilo de montaraj kabanoj (fr. chalet), kio donas specialan ĉarmon al la tuto. En Gstaad troviĝas kelkaj skiejoj. Estas multaj ekskluzivaj butikoj, restoracioj kaj hoteloj sur la promenejo, kie multaj elstaraj homoj pasigas siajn feriojn.

Famaj vizitantoj en Gstaad (ekzemploj)

Reĝaj familioj

Internacia politiko

Muzika mondo

Filmmondo

Eksteraj ligiloj

(de, en) www.gstaad.ch

(de) Promis, Prinzen, Privatiers. En: FAZ.net., la 25-an de januaro 2024 (raportaĵo)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.