Grizajlo

Grizajlo (PIV: Pentra kaj ornama procedo uzanta nur unu koloron kontrastigante ĝiajn malsamajn helecojn[1]; laŭ la franca gris = griza) estas pentroteĥniko, kiu uzas nure grizon, blankon kaj nigron. Je aliaj hele aŭ malhele nuancitaj koloroj oni diras unukolora pentrado. Ĝi baziĝas sur neta ombroefiko. Speco de grizajlo ankaŭ troviĝas en la vitropentrado. Ekzemplo estas la vitraloj en la ĥorejo de la katedralo de Altenberg.
Francisko Azorín registris la formon griselo nome Verdeblanka antikva vitrelo pentrita nur per koloriloj grizebrunaj. Bildo monokroma.[2] Li indikas etimologion el latina griseus.[3]
Uzado kaj historio
Grizajlo estas teĥniko uzita aparte en la mezepoka tabulpentrado. Ekzemplo por tio estas la Heller-Altaro, kiun pentris Matthias Grünewald kaj Albrecht Dürer. De Grünewald devenas la aloj, sur kiuj la sanktuloj, pentritaj en grizajlo, efikas kiel skulptaĵoj en muroniĉoj.
En la lazuroteĥniko oni uzas unuan tavolon laŭ grizajlo, por priskribi kaj fiksi la formojn kaj la lumon en pentraĵo sendepende de la pli posta kolorigo. Post la sekigo de ĉi tiu unua tavolo oni kolorigas la grizajlaĵon per travideblaj tavoloj, tiel ke lumo sur formoj kaj kolorigo estas aparte prilaboreblaj. Por reprodukti pli realismajn nuancojn de la homa haŭto, renesanca pentrarto uzis je figuraj prezentaĵoj ankaŭ unukoloran malhelverdan farbotavolon. Per tio ĉi tiu pentroteĥniko konvenas kun la tipa haŭtonuanco, kiu sen la tralumado de la subaj fibraroj de la vejnoj kaj limfaj vazoj efikus malviva.
Fama ekzemplo por grizajla pentrado estas Predikanta Johano la Baptisto de Rembrandt en la Ŝtataj Muzeoj de Berlino - Prusa Kulturposedaĵo, ekestinta en 1634/35. En la 20-a jarcento Pablo Picasso uzis la teĥnikon por sia bildo Guernica.
Vitralopentrado
Por atingi por la fenestroj de siaj monaĥejoj malgrau la instrukcio de sia ĉefa kapitulo pri la modesta formado tamen plaĉan estetikon, la monaĥoj de la cisterciana ordeno ofte uzis la grizajlon. La centra kapitulo de la ordeno antaŭmetis al la monaĥejoj klarajn regulojn rilate la fenestrojn: ili estu blankaj, sen krucoj kaj sen la kutimaj koloraj bildigoj de bibliaj figuroj. La ordenanoj de kelkaj monaĥejoj malvolvis el la grizajla teĥnikon sian apartan stilon, surpentrante laktece blankajn vitrojn per plej variaj formoj de plantaj ornamaĵoj kiel ekzemple grimpotigoj kaj foliaro (vidu apudan vitralon).
Literaturo
- Ursula E. Benad, Martin Benad: Graumalerei, Scheinarchitektur, Draperien. (Studienreihe Illusionsmalerei). Deutsche Verlags-Anstalt, Munkeno 2005, ISBN 3-421-03544-X
- Constanze Itzel: Der Stein trügt.- Die Imitation von Skulpturen in der niederländischen Tafelmalerei im Kontext bildtheoretischer Auseinandersetzungen des frühen 15. Jahrhunderts. Dissertation, Universitato de Hajdelbergo 2004 (Volltext)
- Joachim Kaak: Rembrandts Grisaille Johannes der Täufer predigend - Dekorum-Verstoß oder Ikonographie der Unmoral? (Studien zur Kunstgeschichte; volumo 81). Georg Olms Verlag Hildesheim 1994, 194 pj. kun 54 bildoj, ISBN 3-487-09862-8.
Referencoj
- ↑ PIV3 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, SAT, Parizo, 2005
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.
- ↑ Azorín, samloke.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.