Griko
| Griko | |
| dialekto | |
|---|---|
| Italiot Greek | |
| Parolantoj | 20 000 |
| Skribo | greka alfabeto |
| Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
| Lingvaj kodoj | |
| Glottolog | apul1237 |
| Angla nomo | Griko |
| Franca nomo | griko |
La griko estas nov-greka dialekto. Oni ankoraŭ parolas tiun dialekton en la suda parto de Italio (historia regiono "Magna Grecia", Granda Grekio). La grekoj nomas tiun lingvon Katoitaliótika (greke Κατωιταλιώτικα, "suda itala") aŭ Kalabrian dialekton.
La du malgrandaj grekaj komunumoj ankoraŭ nun parolantaj ĝin troviĝas en la regionoj de Kalabrio kaj Apulio en areo de Grecia Salentina. La salenta areo konsistas el 9 urbetoj "Grecìa Salentina". En Kalabrio oni nomas tiun areon "Bovesia".
La origino de tiu greka dialekto en Italio (laŭ iuj historiistoj) devenas de la epoko de la greka kolonio "Magna Grecia", Granda Grekio. Tiu itala dialekto tre similas al la greka-dorika dialekto. Dancado, kantoj, muzikaĵoj kaj poemoj en tiu dialekto estas famaj en Italio kaj Grekio.
Laŭ aliaj historiistoj, la griko devenas de la alveno de multaj bizancanoj en Salento kaj Kalabrio dum la Mezepoko, kaj plue aliaj historiistoj kredas ke ambaŭ teorioj ĝustas kaj kunfluis.
La itala parlamento rekonis tiun komunumon kiel "grekan komunumon de la Salento", kiel etnan lingvan grupon.
Ekzemplo de teksto en griko
de Kalinifta, grika kanto:
Grika
- Εβώ πάντα σε σένα πενσέω,
- γιατί σένα φσυχή μου 'γαπώ,
- τσαι που πάω, που σύρνω, που στέω
- στην καρδιά μου πάντα σένα βαστώ.
- Evò pànta se sèna pensèo,
- ghiatì sèna phsikhèy mou gapò,
- Tsai pou pào, pou syrno, pou stèo
- steyn kardià mou pànta sena vastò.
moderna greka
- Εγώ πάντα εσένα σκέφτομαι,
- γιατί εσένα ψυχή μου αγαπώ,
- και όπου πάω, όπου σέρνομαι, όπου στέκομαι,
- στην καρδιά μου πάντα εσένα βαστώ.
itala
Io ti penso sempre,
perché ti amo, anima mia,
e ovunque andrò, in qualsiasi cosa sarò trascinato, ovunque io mi trovi,
ti porterò sempre dentro al mio cuore.
esperanta
Mi ĉiam pensas al Vi,
ĉar mi amas Vin, animo mia,
ĉie vi iros, en ĉiuj aĵoj kunportita mi estos, kie ajn estos mi,
mi portos vin ĉiam en mia koro.
Ligiloj
- Grika milume! Arkivigite je 2005-08-28 per la retarkivo Wayback Machine reta grika komunumo
- Enosi Griko, Coordinazione of Grecìsalenta asocio
- Magna Graecia Arkivigite je 2006-03-08 per la retarkivo Wayback Machine forumo di Yahoo! in grika, greka, angla kaj itala

Eksteraj ligiloj
- http://www.greciasalentina.org Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

