Grant Goodall
| Grant Goodall | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1956 (69-jaraĝa) |
| Lingvoj | angla • Esperanto |
| Ŝtataneco | Usono |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto lingvisto universitata instruisto |
Grant GOODALL estas usona esperantisto. Li estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li estas specialisto pri sintakso kaj studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la manieron laŭ kiu oni alproprigas tiujn strukturojn kaj procezojn dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato kaj regule aŭtoras tiutemajn artikolojn. Li estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF).
Li estas membro de la Akademio de Esperanto.[1]
En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato Internacia Kongresa Universitato per prelego Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo.[2]
Verkoj
- Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?, en IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp., en pp. 11-19. ISBN 978-5-7161-0314-6. Grant Goodall alfrontas la diversajn studojn faritajn pri la temo kaj la malfacilojn uzi tutcertajn kriteriojn, kiel denaskeco kaj (ne)kontinueco en la lernado. Ĝenerale oni interkonsentas pri la fakto, ke infanoj lernas pli facile kaj rapide duan lingvon ol plenkreskuloj. Sed la studo eniras en la temo ĉu ekzistas "krita punkto" aŭ oni vidas "iom-post-ioman malkreskon en la atingita lingvokapablo". Ĝenerale la studoj indikas tiun iompostiomon, sed pri krita momento oni indikas ankaŭ la aĝon de 17-18, pri kies tialoj oni sugestas kelkajn. Oni proponas pluan studadon prie.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

