Gerniko

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gerniko (pentraĵo) kaj Gerniko-arbo.
Gerniko
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 48300
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro José María Gorroño Echebarrieta
Demografio
Loĝantaro 17 129  (2025) [+]
Loĝdenso 1 992 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 2° 41′ U (mapo)43.316944444444-2.6766666666667Koordinatoj: 43° 19′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 8,6 km² ( 860 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gerniko (Biskajo)
Gerniko (Biskajo)
DEC
Situo de Gerniko
Gerniko (Hispanio)
Gerniko (Hispanio)
DEC
Situo de Gerniko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gernika-Lumo [+]
vdr

Gernika (eŭske) aŭ Guernica (hispane, en ambaŭ kazoj elp. [gernika]) estas eŭska urbo, en la historia teritorio de Biskajo. La hispanlingva versio de la nomo estas fama pentraĵo de Pablo Picasso.

Ĝi havas ĉ. 15 000 loĝantojn, kaj troviĝas proksime al la Kantabra Maro (10 kilometrojn sude de la marbordo), ĉirkaŭ 20 kilometrojn oriente de la urbo Bilbao.

Historio

La graveco de Gerniko estas ĉefe historia: en salono tiea kunvenis la aŭtoritatoj de la malnova Biskajo, kaj ĉe kverko tie situanta (la Gerniko-arbo) la hispanaj reĝoj simbole ĵuris la specialajn leĝojn de la eŭskaj provincoj. Tiu tradicio fariĝis poste simbola por la defendantoj de la eŭska aŭtonomeco.

La urbo fariĝis bedaŭrinde fama ankaŭ pro alia pli posta historia kaŭzo: la 26-an de aprilo de 1937, dum la Hispana Enlanda Milito, trupo de aviadiloj de la Legio Condor, senditaj de la registaro de la faŝisma Germana Regno apoge al la trupoj de Francisco Franco, bombardis la urbon, okupatan nur aŭ ĉefe de civila loĝantaro, por terorizi la partianojn de la respublikana registaro.

La novaĵoj baldaŭ diskoniĝis, kaj vekis la indignon de la tutmonda publika opinio. Ĝi estos poste konsiderata kiel la unua provo de la bombardo de civilaj urboj, kiaj fariĝos kutimaj dum la Dua mondmilito. Konata rezulto de la indigno estis la konata pentraĵo de Picasso, kiu fariĝis simbolo de la hororoj de la militoj.

Vidindaĵoj

La Muzeo pri Paco de Gerniko (eŭske Gernikako Bakearen Museoa, hispane Museo de la Paz de Gernika) estas loka muzeo, kies celo de la muzeo estas labori pri la kulturo de paco kaj klarigi la lokan historion surbaze de la bombardado de la urbo la 26-an de aprilo 1937 dum la Hispana Enlanda Milito.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

La arbo kun preĝejo en la fono.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.