Gerhard Lenski
| Gerhard Lenski | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Gerhard Lenski | |||||
| Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1924 en Vaŝingtono | ||||
| Morto | 7-an de decembro 2015 (91-jaraĝa) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Edmonds vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Yale - sociologio (–1950) | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Gerhard Emmanuel Lenski Sr. (1890-1978) (en) | ||||
| Infanoj | Richard Lenski (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | sociologo universitata instruisto | ||||
| Laborkampo | sociologio pri religio | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gerhard Emmanuel Lenski (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1924 en Vaŝingtono, mortis la 7-an de decembro 2015) estis usona sociologo konata pro siaj kontribuoj al la sociologio de religio, socia malegaleco, kaj pro la enkonduko al la teorio ekologia-evolucia. Li laboris kiel kriptografiisto ĉe la Usona Aerarmeo en Anglio dum la Dua Mondmilito, studis ĉe la Universitato Yale kie li ricevis gradojn BA en 1947 kaj FD en 1950. Li estas nun emerita profesoro de la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, kie li iam laboris kiel estro de la katedro de la Departamento de Sociologio, 1969–72, kaj de la katedro de la Divizio de Sociaj Sciencoj, 1976-78. Li ricevis premiojn antaŭ-doktorigan ĉe la Social Science Research Council, 1949–50, kaj poste kiel Senior Faculty Fellowship, 1961–62; stipendion Guggenheim, 1972–73; kaj IREX por vizitanta profesoro por Pollando, 1978, kaj Hungario, 1988. Li laboris kiel Vicprezidento de la American Sociological Association, 1969–70, kaj estis nomumita por Prezidento en 1972. Li estis ankaŭ Prezidento de la Southern Sociological Society, 1977–78, kaj elektita membro de la American Academy of Arts and Sciences, 1976. En 2002, li ricevis premion Career of Distinguished Scholarship Award de la American Sociological Association. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al la germana, sveda, hispana, pola, kaj ĉina (kaj al kontinenta kaj al tajvana). Li edziĝis al Jean Cappelmann en 1948, kiu mortiĝis en 1994, kaj edziĝis al Ann Blalock en 1996. Liaj gefiloj estas Jean, Robert, Katherine, kaj Richard, kaj nepoj, Susan, Kathleen, kaj James.
Referencoj
- Lenski, Gerhard. (May 2005) Ecological-Evolutionary Theory: Principles and Applications. Paradigm Publishers. ISBN 1-59451-101-2.
- Lenski, Gerhard. (1961) The Religious Factor : A Sociological Study of Religion's Impact on Politics, Economics, and Family Life. Doubleday U.S..
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

