Gerhard Engelmann

Gerhard Engelmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1894 (1894-10-16)
en Pirna
Morto 16-an de septembro 1987 (1987-09-16) (92-jaraĝa)
en Hoppenrade
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo loka historiisto
historiisto
universitata instruisto
geografo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Gerhard Engelmann ĉ. 1940

Gerhard ENGELMANN (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1894 en Pirna, mortinta la 16-an de septembro 1987 en Hoppenrade apud Potsdam) estis germana geografo kaj regionhistoriisto. Li publikigis plurajn gravaj aĵojn pri Vogtlando, Saksa Svislando, la eosta Ercmontaro kaj la medio de Potsdam. Menciindas ankaŭ liaj pormarŝemulaj broŝuroj. Li estis instruisto en Plauen kaj docento pri geografio ĉe la Pedagogia altlernejo de Potsdam. Membris li ĉe VAVH. Fokuso de li ankaŭ kuŝis je la historio de la objekto geografio.

Vivo

Estante filo de lernejestro li frekventis inter 1908 kaj 1914 la porinstruistan seminarion en Pirna deĵoronte poste kiel lerneja vikario ĉe la bazlernejo de Pirna. Inter 1915 kaj 1917 li devis soldati dum la Unua Mondmilito. Poste li ree estis (ĝis 1919) lernejvikario, nun en Pirna-Copitz. Inter 1919 kaj 1922 li studis ĉe la universitato de Lepsiko germanistikon, geografion, historion kaj pedagogion por rajti labori en nebazlernejaj lernejtipoj. En 1922/23 li estis instruisto ĉe metiista lernejo de Großenhain. Nomumiĝinte studkonsilisto li fariĝis, en junio 1923, instruisto ĉe la Supera komerca lernejo de Plauen. Doktoriĝo lia sukcesis en oktobro 1923 Lepsike post defendo de la tezo Die Bouvet-Inseln. En 1924 li ekaniĝis je Deutscher Alpenverein (sekcio Plauen). En aprilo 1928 edzigis lin Johanna Elisabeth Schleinitz naskonta filon kaj du filinojn.

De aprilo 1929 Engelmann deĵoris ĉe Deutsche Oberschule ĝis iro en aprilo 1936 al la Supera porknabina lernejo (je Plauen). En aprilo 1937 la urba Realisma gimnazio ekdungis lin: sed tiu ĉi institucio neniiĝis ankoraŭ sammonate; Engelmann do iris al la samurba Ŝtata supera lernejoj por knaboj, kiu alinomiĝis en aŭgusto 1938 Deutschritterschule. Intertempe li estris la Vogtlandan distriktan muzeon kaj la urban arkivon. En oktobro 1937 li mem petis malligiĝon de tia temporaba duobla oficado. Lerneje li restis ĝis la fino de la 1945-a jaro.[1] Inter majro 1943 kaj decembro 1945 li estis fakta direktoro de la Porinstruista seminario de Auerbach. Ĝi servis, dum la lasta militojaro, ĉefe kiel lazareto.

Inter marto 1946 kaj junio 1949, Engelmann novordigis aĵojn por la municipa administrado de Plauen, poste li helpis la distriktan muzeon je Hohenleuben por la daŭro de kvar monatoj. Sed tiam li decidis, en novembro 1949, esti liberprofesiulo. Tia paŝo eblis repreni laborojn komencitajn jam antaŭmilite: pri Vogtlando kaj diversaj regionoj kaj temoj de Saksujo. Pri tio li verkis diversajn fundamentajn studojn kiuj modelis kaj li ade prelegis. En 1950 lia familio transloĝiĝis al Freital, poste al Klotzsche (Dresdeno). Inter aŭgusto 1953 kaj decembro 1955 li estis scienca helpanto ĉe la Meteologia kaj hidrologia servo de GDR je Potsdam. De decembro 1955 li estis scienca asistanto kaj poste arkivisto ĉe la Pedagogia altlernejo de Potsdam. Post transloĝiĝo al Babelsberg en 1957 venis la pensiiĝo en 1958.

Tio ebenigis la vojon al plua kaj eĉ pli ada publikigo de fakaĵoj. Liaj biografioj kaj eseoj pri renomiĝintaj geografoj kaj kartografoj aperis ne nur en Eosta Germanujo sed ankaŭ en la libera parto de Germanujo - kio aŭtomate altigis ŝaton fare de internacia faklegantaro. Kelkaj lin respekte eĉ titolis Nestoro de geografia historio en Germanujo - kaj ne false. Liajn postlasitaĵojn konservas la universitata instituto pri geografio de Lepsiko.

Skribaĵoj (elekto)

  • Das Deutschtum in Rumänien, Justus Perthes, Gotha 1928.
  • kun Hermann Lemme, Richard Vogel kaj Alfred Fiedler: Elbsandsteingebirge (=Unser kleines Wanderheft, 4). Bibliographisches Institut, Leipzig 1952 (=Unser kleines Wanderheft, 19).
  • Berggießhübel und Bad Gottleuba, Leipzig 1954.
  • kun Hermann Lemme: Zwischen Sebnitz, Hinterhermsdorf und den Zschirnsteinen. Ergebnisse der heimatkundlichen Bestandsaufnahme im Gebiet von Sebnitz, Hinterhermsdorf, Schöna und am Raumberg (=Werte der deutschen Heimat, 2), Akademie-Verlag, Berlin 1959.
  • Im Süden der Barbarine (=Werte der deutschen Heimat, 3), Akademie-Verlag Berlin 1960.
  • Briefe Albrecht Pencks an Joseph Partsch (=Wissenschaftliche Veröffentlichung des Deutschen Instituts für Länderkunde, Neue Folge 17/18), Leipzig 1960, p. 17–107
  • Potsdam und seine Umgebung (=Werte der deutschen Heimat, 15), Akademie-Verlag, Berlin 1969.
  • Alexander von Humboldt in Potsdam. Zur 200. Wiederkehr seines Geburtstages. Potsdam 1969.
  • Heinrich Berghaus – Der Kartograph von Potsdam, Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina, Halle/Saale 1977.
  • Johannes Honter als Geograph (=Studia Transylvanica, 7), Böhlau, Köln Wien 1982.
  • Die Hochschulgeographie in Preussen 1810–1914 (=Erdkundliches Wissen, 64), Steiner, Wiesbaden 1983.
  • Ferdinand von Richthofen 1833–1905 (=Erdkundliches Wissen, 91), Steiner, Wiesbaden 1988.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Gerd Kramer: Mitteilungen des Vereins für vogtländische Geschichte, Volks- und Landeskunde - festnumero Festschrift zum 125-jährigen Jubiläum des Vereins, Plauen 1998

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.