Geestland
| Geestland | ||||||
|
| ||||||
| memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Cuxhaven | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 04704, 04707, 04708, 0471, 04742, 04743, 04745, 04756, 04765 | |||||
| Poŝtkodo | 27607, 27624 | |||||
| Aŭtomobila kodo | CUX | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03352062 | |||||
| Politiko | ||||||
| Adreso de la administrejo | Sieverner Straße 10 27607 Geestland | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 31093 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo)53.631258.7508055555556Koordinatoj: 53° 38′ N, 8° 45′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 10 m | |||||
| Areo | 356,2 km² | |||||
Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio (Malsupra Saksujo). Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.
Geestland estiĝis la 1-an de januaro 2015 el la kunfandiĝo de urbo Langen kaj Samtgemeinde Bederkesa (komunumaro Bederkesa).[1] En la distrikto la urbo estas – post urbo Cuxhaven – la komunumo kun la dua plej alta nombro de loĝantoj: Fine de 2023 en la komunumo vivis 31 713 loĝantoj sur areo de 356,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 89 loĝantoj/km². La nomo estas derivita de la sablogrunda pejzaĝoformo kun german- kaj nederlanda nomo Geest. Krom tio Geestland sude limas al similnoma rivero Geeste.
Geestland konsistas el 16 vilaĝoj aŭ urbetoj, kiuj antaŭe apartenis aŭ al la eksa urbo Langen aŭ al la komunumoj de la eksa komunumaro Bederkesa.
- Bad Bederkesa (kun la urbeto-partoj Ankelohe kaj Fickmühlen)
- Debstedt
- Drangstedt
- Elmlohe (kun Marschkamp)
- Flögeln
- Holßel
- Hymendorf
- Imsum
- Köhlen (kun Desebreck, Köhlen-Dorf, Stühbusch kaj Vorm Moor)
- Kührstedt (kun Alfstedt)
- Krempel
- Langen
- Lintig (kun Meckelstedt kaj Großenhain)
- Neuenwalde
- Ringstedt (kun Hainmühlen)
- Sievern
Referencoj
- ↑ Gesetz über die Neubildung der Stadt Geestland, Landkreis Cuxhaven (Leĝo pri la kreo de la urbo Geestland, distrikto Cuxhaven), vom 8. November 2012, Niedersächsisches Gesetz- und Verordnungsblatt (Nds. GVBl.) Nr. 26/12, ausgegeben in Hannover am 16. November 2012, S. 430
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



