Fukozo
| L-Fukozo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| grupo de izomeroj | ||||||
| deoxygalactose | ||||||
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | L-Fukozo | |||||
| Alternativa(j) nomo(j) |
6-Deoxy-L-galactose | |||||
| Ĥemia formulo |
C₆H₁₂O₅ | |||||
| Nomo laŭ IUTAK |
(3S,4R,5S,6S)-6-metiltetrahidro-2H-piran-2,3,4,5-tetraolo
| |||||
| CAS-numero-kodo | 2438-80-4 | |||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
| ||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | ||||||
Fukozo estas heksozo kun kemia formulo C6H12O5. Ĝi troveblas kiel N-ligita glikano sur surfaco de mamulaj, insektaj kaj plantaj ĉeloj kaj estas fundamenta subunuo de polisaĥarido fukoidano. Oni suspektas, ke alfa1→3 ligita fukozo estas karbohidrata antigeno de IgE-mediita alergio[1].
Du strukturaj trajtoj, kiuj diferencigas fukozon de aliaj seskarbonaj karbonhidratoj estas: manko de hidroksila grupo en sesa karbono (pozicio C-6) kaj la fakto ke fukozo nature ekzistas en L-ĥirala konfiguracio. Ĝi estas ekvivalenta al 6-deoksi-L-galaktozo.
En fukoz-enhavantaj glikanaj strukturoj, fukozilitaj glikanoj, fukozo povas ekzisti kiel terminala modifo aŭ estas liga punkto por aliaj karbonhidratoj[2]. En homaj N-ligitaj glikanoj fukozo plej ofte estas ligita tra α-1,6 al reduktanta terminala beta-N-acetilglukozamino. Tamen, fukozo en nereduktantaj terminaloj estas ligita tra α-1,2 al galaktozaj formoj de H antigeno.
En metabolismo fukozon prilaboras enzimo alfa-fukozidazo.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ Daniel J. Becker; John B. Lowe (July 2003). “Fucose: biosynthesis and biological function in mammals”, Glycobiology 13, p. 41R–53R. doi:10.1093/glycob/cwg054.
- ↑ Daniel J. Moloney; Robert S. Haltiwanger (July 1999). “The O-linked fucose glycosylation pathway: identification and characterization of a uridine diphosphoglucose: fucose-[beta]1,3-glucosyltransferase activity from Chinese hamster ovary cells”, Glycobiology 9, p. 679–687. doi:10.1093/glycob/9.7.679.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

