Fuko

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fuko

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fuko estas genro de brunalgoj tre disvastiĝinta en la norda hemisfero, precipe en bordaj regionoj de Norda maro, Orienta maro, Atlantiko kaj Pacifiko. Ĝi kreskas sur rokoj, ŝtonoj kaj lignoj.

En la 19-a jarcento, fuko estis la ĉefa fonto de jodo, ĥemia elemento malkovrita en 1811. Hodiaŭ ĝi havas gravecon en naturaj metodoj por maldikiĝo.

Priskribo

La forte varia makroalgo longas de 30 ĝis 100 cm. Ĝi konsistas el talo kaj la adhera plato. La koloro de la talo varias de la olivverda ĝis nigrabruna. Karakteriza estas la poare aranĝitaj gasvezikoj, kiuj helpas ŝvebadon de la algo. Dum maltajdo, fuko protektas sin per mukotavolo kontraŭ la elsekiĝo.

Somere troviĝas vezikoj kun ĵelea enteno kaj veruksimila surfaco ĉe fino de la stango. Tiuj vezikoj entenas seksajn ĉelojn, kiuj eliras tra la poroj el la veziko kaj fekundigas aliajn algojn en la proksimo. El tio estiĝas la juna stadio de la algoj, la svarmoĉeloj, kiuj adheras sur konvenaj lokoj kaj ekkreskas. La fuko estas do diploida sporofito; gametofitoj tute mankas, ke la fukaloj (ordo Fucales) estas la solaj plantoj, kiuj multobliĝas kiel la bestoj: haploidoj estas nur la (aniso-) gametoj.

Kreskoformo subakve

Ekonomia kaj medicina uzo

Fuko entenas mukaĵon, alginon, mannitolon, beta-karotinon, zeaksantinon, jodon, bromon, kalion, volatilajn oleojn kaj aliajn mineralojn.

En Japanio, la algo estas surtabligita kiel legomo. En Eŭropo, la vezika fuko estas uzata en la nutraĵa industrio kiel aldonaĵo kaj aromaĵo.

Pro la granda jodenteno, fuko estis uzata longtempe kontraŭ kropo. Oni uzis ĝin ankaŭ por mildigo de la plendoj, doloroj, kiujn kaŭzas reŭma artrito. Ĉar oni supozis, ke efikaĵoj de la vezika fuko pligrandigas la bazan metabolismon, oni uzis ĝin ekde mezo de la 19-a jarcento pro traktado de la trodikiĝo. Fuko estas ankoraŭ hodiaŭ parto de multaj malapetitaĵoj. Oni uzas ĝin plue por traktado de reflua ezofagito kaj kiel laksigaĵo. Oni malrekomendas uzon de fuko okaze de trofunkcio de tiroida glando, kormalsanoj kaj gravedeco.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.