Fu Xi
| Fu Xi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Familio | |
| Patro | Leigong (en) |
| Patrino | Huaxu (en) |
| Edz(in)o | Nǚwā (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | reganto |

Fu Xi (aŭ Fuxi respektive Fu Hsi; Esperantigite Fuŝio) estis la plej frua tribestro de Ĉinio, kiu estas registrita de la ĉinaj antikvaj historiaj libroj. Li vivis antaŭ 5 000 jaroj.
Laŭ legendo la naskiĝo de Fu Xi estis ege mistera. Iun tagon, kun milda brizo kaj brila suno, lia patrino, knabino nomata Hua Xu, ludis ĉe marĉo. Subite ŝi vidis grandan piedsignon. Ŝi miris kaj surpaŝis la piedsignon per siaj du piedoj. Tiel ŝi gravediĝis kaj poste naskiĝis Fu Xi.
Fu Xi havis plijunan fratinon nomatan Nuwa. Laŭ historiaj notoj la gefratoj havis apartan aspekton kun “draka korpo kaj homa kapo”. Tio fakte montras, ke Fu Xi probable estis estro de la tribo, kiu prenis drakon kiel totemon.
Fu Xi vivis en la epoko kun relative rapida disvolviĝado de produktoforto. Li faris multajn inventojn. Laŭ historiaj notoj, surbaze de naturaj fenomenoj kaj birdaj kaj bestaj spuroj Fu Xi kreis Ok Diagramojn, kiuj inkluzivas ĉiujn nomojn de diversaj aĵoj en la universo. Per Ok Diagramoj oni registris diversajn eventojn en la reala socio, kaj tiel finis la historion fari notadon de eventoj per ŝnuraj nodoj.
La kreado de Ok Diagramoj faris ŝnurojn superfluaj. Tiel Fu Xi inventis reton el plektado de ŝnuroj por fiŝkaptado. Li instruis al la popolanoj fiŝkaptadon kaj ĉasadon. Por celebri riĉrikolton, geedziĝon kaj aliajn gravajn eventojn, Fu Xi inventis muzikinstrumenton kaj komponis melodion, kio grandamezure riĉigis la materian kaj spiritan vivon de tiamaj popolanoj. Fu Xi ankaŭ instruis al la popolanoj la metodon por preni fajron el borado en ligno. De tiam oni ekkuiris manĝaĵojn kaj adiaŭis la sovaĝan vivmanieron.
La tribo de Fu Xi ĉefe aktivadis en la nunaj ĉinaj provincoj Ŝandongo kaj Henano. Nun en Ĝining de la provinco Ŝandongo ankoraŭ troviĝas la tombejo de Fu Xi. Ĉiujare en la tria tago de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro vilaĝanoj el diversaj lokoj okazigas ceremonion por kulti tiun ĉi prapatron de la civilizacio de la ĉina nacio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

