Frederick Howard
Frederick Howard, 5-a grafo de Carlisle (28-a de majo 1748 – 4-a de septembro 1825) estis brita ŝtatoficisto, diplomato kaj verkisto.[1]
Vivo

Li estis filo de Henry Howard, 4-a Grafo de Carlisle kaj de lia dua edzino Isabella Byron.
Dum sia junaĝo, Carlisle estis mentorita de George Selwyn kaj estis ĉefe konata kiel diletanto. Li estis nomumita Kavaliro de la Kardo en 1767, kaj eniris la Ĉambron de Lordoj en 1770. Post kiam li atingis la aĝon de tridek jaroj, li estris komisionon senditan de Frederick North por klopodi repaciĝon kun la Dektri Kolonioj dum la Usona Milito de Sendependeco. Tiu funkcio estis akceptita kun mokado fare de la politika opozicio. La fiasko de la ambasado ne estis pro iu malkapablo de la grafo, sed pro la nepopulareco de la registaro, de kiu ĝi ricevis sian aŭtoritaton. Oni opiniis, ke li montris tiom da kapablo, ke li ricevis la postenon de vicreĝo de Irlando en 1780.[2][3]
La tempo estis tre malfacila en Irlando, ĉar dum la trankvilo de la lando estis ĝenata de la Usona Milito de Sendependeco, ĝi estis senigita je regulaj trupoj, kaj grandaj grupoj da volontuloj ne sub kontrolo de la registaro estis formitaj. Tamen, la du jaroj de regado de Carlisle pasis en kvieteco kaj prospero, kaj la fondo de nacia banko kaj aliaj iniciatoj, kiujn li efektivigis, lasis daŭre utilajn rezultojn por la komerco de la insulo. En 1789, dum la diskutoj pri la regenteco, Carlisle havis elstaran rolon flanke de princo de Kimrio.[2]
En 1791 Howard kontraŭis la politikon de William Pitt, kiu volis rezisti la dismembrigon de la Otomana Imperio fare de la Rusa Imperio. Kiam komencis la Franca Revolucio, li tamen forlasis la opozicion kaj energie subtenis la kaŭzon de milito. Li demisiis el la Ordeno de la Kardo kaj estis nomumita kavaliro en la Ordeno de la Ĝartero en 1793. En 1815 li kontraŭis la enkondukon de la Grenleĝo; sed de tiam ĝis sia morto, li ne plu havis gravan rolon en la publika vivo.[2][4]
Referencoj
- ↑ Frederick Howard, 5th Earl of Carlisle a collector of contemporary British art.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Chisholm 1911, p. 340.
- ↑ Barker 1891, p. 14.
- ↑ Barker 1891, p. 16.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

